A viagem do elefante
libro de José Saramago From Wikipedia, the free encyclopedia
libro de José Saramago From Wikipedia, the free encyclopedia
A viagem do elefante (La vojaĝo de la elefanto) estas romano eldonita en la jaro 2008 de la portugala verkisto José Saramago, Nobel-premiito pri Literaturo en la jaro 1998. Ĝi estas unu el liaj plej konataj libroj inter tiuj lastaj kune kun Todos os nomes kaj Ensaio sobre a cegueira. Temas pri la komplika vojaĝo de la azia elefanto Salomão el Belemo ĝis Aŭstrio, sendita de la reĝo Johano la 3-a, kie li estos nuptodonaco por Maksimiliano la 2-a, tiam arkiduko de Aŭstrio.
A Viagem do Elefante | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | José Saramago |
Lingvoj | |
Lingvo | portugala lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 2008 |
Eldonejo | Caminho |
Loko de rakonto | Eŭropo |
Meze de la 16-a jarcento, la reĝo Johano la 3-a de Portugalio proponas al sia kuzo, la arkiduko Maksimiliano de Aŭstrio, azian elefanton (Elephas maximus), kiu estis apartenanta al la reĝedzino de Portugalio Katarina de Kastilio. La historio rakontas la odiseadecan vojaĝon de tiu elefanto nomita Salomão (nome Salomono, kiel la saĝa izraela reĝo), kiu devis trairi Eŭropon pro kapricoj de reĝoj kaj de absurdaj strategioj.
Johano la 3-a komisiis al roto de siaj plej bonaj kavaliroj zorgi la elefanton ĝis Valadolido, kie tiam estis Maksimiliano. Temis pri longa kaj komplika veturado, dum kiu elstaris la ideoj de Subhro, la elefanta zorgisto, kiu strange konsilas la kapitanon de la roto, kaj trompas naivulojn vendante harojn de la elefanto kiel kuracan rimedon. Post kelkaj tagoj alvenas al urbo, kie ili rifuĝas kontraŭ pluvegoj kaj malvarmo. Tie, Subhro (elefantestro, aŭ mahuto) eniras en religiajn aferojn. Kiam oni alvenas al Valadolido, la arkiduko jam foriris kaj oni devas pluigi la veturadon al Eŭropo.
La verkisto montras humoron kaj ironion pri membroj de reĝaj familioj kaj iliaj servistoj (kaj ĝenerale pri ĉiuj).[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.