From Wikipedia, the free encyclopedia
A Course in Miracles (Kurso pri mirakloj) estas libro, kiu celas helpi la leganton atingi spiritan transformon.
A Course In Miracles | |
---|---|
skribita verko • rigidkovrila libro | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Helen Schucman |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1976 |
La Kurso ne apartenas al kredo aŭ religio, sed instruas manieron por atingi internan pacon, kiun oni povas atingi per multaj vojoj.
La Kurso ekestis kiam du profesoroj de klinika psikologio, Helen Schucman kaj William Thetford, de la Universitato Columbia (Novjorko, Usono), decidis ke devus esti alia maniero de vivi. Ili estis laborantaj multe, ne-religiaj kaj multokupitaj, kiel multaj homoj en ĉiutaga vivo.
Helen skribis la tekstojn inter 1965 kaj 1972 per "interna diktado". Estis "Voĉo", tra kiu ŝi ricevis la tekstojn. Bill (William) subtenis Helen kaj ellaboris la tekstojn.
La nomoj de la aŭtoroj ne estas menciitaj sur la kovrilo de la libro, ĉar la Kurso ne reprezentus la ideojn de la homaj aŭtoroj, sed estus universala koncepto mem.
Origina titolo: "A Course in Miracles"
Eldonita ĉe "Foundation for Inner Peace, Tiburon, California, Usono" kaj "Foundation for A Course in Miracles, Roscoe, New York, Usono" ek de 1975.
Tradukita en diversaj lingvoj.
La libro priskribas kiel la homa egoo perceptas la mondon, kaj kontraŭe, pri ne-juĝanta, universala, dia, eterna amo.
La libro konsistas el tri partoj:
I. "Tekstlibro", de 689 paĝoj (nederlanda eldono), kiu enhavas la teorion de la kurso, fakte estas tekstoj pri diversaj spiritualaj temoj laŭ la ideoj de la Kurso.
II. "Laborlibro", de 491 paĝoj, kiu enhavas 365 lecionojn, kun kiuj oni povas ekzerci la ideojn de la Kurso.
III. "Gvidlibro por instruistoj", de 94 paĝoj, kiu enhavas demandojn, kiujn lernantoj povas starigi, kaj respondojn laŭ la ideoj de la Kurso.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.