9 Metiso estas unu el plej grandaj asteroidoj de la asteroida zono. Ĝi povas esti la kerno de diferenciĝinta objekto kiu poste estis frakasita de alfrapo. Alia fragmento povus esti 113 Amaltejo.
9 Metiso | |
Asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 9 Metis |
Aliaj nomoj | 1974 QU2, A848 HA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Metida vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Andrew Graham |
Dato de malkovro | 25-a de aprilo 1848 |
Loko de malkovro | Observatorio de Markree (Irlando) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
357,052 Gm (2,387 AU) 313.556 Gm (2,096 AU) 400.548 Gm (2,678 AU) |
Discentreco | 0,122 |
Meza anomaliangulo | 274,183° |
Klinangulo | 5,576° |
Periodo | 1 346,815 t (2,387 j) |
Meza cirkulrapido | 19,21 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
68,982° |
Argum. de periapsido | 284,955° |
Naturaj satelitoj | ? |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
222 × 182 × 130 km[1] 153,33 ± 3,1 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(1,13 ± 0,28) ×1019 kg [1] (4 120 ± 1 330) kg/m3[1] ~ 0,07 m/s2 ~ 0,11 km/s |
Rotacia periodo | 0,2116 t (5,079 h) |
Aksa kliniteco | ~ 74° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
173 K 282 K (+9 °C) |
Geometria albedo | 0,118 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 6,28 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
11,83 8,1 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,071" 0,23" |
Malkovro
Metiso, naŭa malkovrita asteroido, estas la ununura malkovrita far de la irlanda astronomo Andrew Graham, la 25-an de aprilo 1848.
Nomo
Ĝi ricevis la nomon de la oceanidino Metiso, de la helena mitologio.
Simbolo
Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Metiso estas .
Metisa familio
Metiso estis iam rigardita kiel plej granda ano de asteroida familio tiel nomita "Metisa familio" sed ĵusaj serĉoj ne montris tian familion. Oni tamen trovis spektrajn similaĵojn inter Metiso kaj 113 Amaltejo, kiuj pensigas, ke ambaŭ asteroidoj estus restaĵoj de tre malnova (~ 1 miliardo da jaroj) dinamika familio, kies aliaj anoj pulvoriĝis pro alfrapoj aŭ disvojiĝis pro gravitaj perturboj. La origina korpo povus esti diferenciĝinta objekto de diametro inter 300 kaj 600 km kies Metiso estus la kerno, kaj Amalteo, parto de la mantelo[2].
Estas taksata, ke 90% el la maso de la praa korpo perdiĝis pro la alfrapo.
Ecoj
Analizo de ĝia luma kurbo sciigas ke Metiso havas longigita formo, kun pinto ĉe unu fino, sed ne permesis precize determini ĝian rotacian akson. Observoj per la kosmoteleskopo Hubble konfirmis tiun formon[3].
La luma kurbo lasis kredi je la ekzisto de natura satelito, sed postaj observoj ne konfirmis ĝin.[4] En 1993 la kosmoteleskopo Hubble vidigis la neregulan formon de Metiso, sed nenia luno estis vidita.
Noto kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.