porkriza telefonnumero From Wikipedia, the free encyclopedia
911 estas kriza telefonnumero uzata en Argentino, Dominika Respubliko, Filipinoj, Jordanio, Kanado, Meksiko, Pakistano, Palaŭo, Panamo, Sint-Maarten, Urugvajo kaj Usono por alvoki krizajn servojn (ambulancon, fajrobrigadistojn, policon). La telefonnumero servas por alvoki la krizajn servojn en la kazo de bezono kaj neceso. Intenca misuzado de la numero povas esti punebla laŭ lokaj leĝoj.
En Hispanio 911 utilas por alvoki rekte la policon, sed por alitipaj krizoj uzatas 112.
Ĝi estas unu el tiel nomataj N11-numeroj (angle N11 codes) laŭ la Nord-Amerika Numera Plano.
Kelkaj usonaj ŝtatoj postulis, ke ĉiuj fiksaj telefonoj konektitaj al la reto povu atingi la numeron 911, eĉ se normala servo ne estas provizata por la telefono (ekzemple pro nepago).[2] Sed tamen la dispeĉeroj povas ne ricevi lokigajn informojn por neaktivaj telefonoj kaj povas nekapabli voki reen se la krizalvoko rompiĝas.[3]
Kiam oni alvokas 911 per komerca VoIP-servo, depende de kiel la provizanto pritraktas tiajn alvokojn, la alvoko povas iri nenien, aŭ ĝi povas iri al ne-kriza numero ĉe la publiksekureca respondpunkto asociita kun la faktura aŭ servoadreso de la telefonanto.[4] Ĉar VoIP-aparato povas esti konektita per ajna interreta konekto, la telefonanto povas esti centojn aŭ eĉ milojn da kilometroj for de sia hejmo, tamen se la voko entute iras al kriza respondpunkto, ĝi estus asociita kun la adreso de la telefonanto kaj ne kun la vera loko de la alvoko. Identigi la veran lokon de VoIP-uzanto povas esti neebla, eĉ se la GPS-ricevilo estas instalita en la VoIP-aparato, ĉar tiaj telefonoj estas kutime uzataj endome, kaj tiel ĝi povas esti nekapabla ricevi GPS-signalon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.