kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda From Wikipedia, the free encyclopedia
La 85-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Jalto, Ukrainio, inter la 11-a kaj la 18-a de aŭgusto 2012, ĉe la Suda Bordo de Krimeo vide de la Nigra Maro. Postkongreso estis de la 18-a ĝis la 22-a de aŭgusto. Kongresejo kaj loĝejo estis en kvartalo Masandra nordoriente de la urbo inter arbaro. Ĉefa organizanto estis Jefim Zajdman.
Estis la dua fojo ke la kongreso de SAT kunvenis en Ukrainio: la unua okazo estis la 71-a SAT-Kongreso 1998 en Odeso.
Krom la kutimaj, tradiciaj kaj logikaj kunsidoj de la asocio (malfermaj al ĉiuj kongresanoj) okazis ankaŭ prelegoj pri fervojoj en Siberio, sindikatoj en Bulgario, loĝantaro en Krimeo, politika situacio en Kazaĥio, pacagado, kaj aliaj. Oni pridebatis la temon de la insurekcio de Nestor Maĥno, post montro de koncerna televida dokumenta filmo.
Okazis diversaj vizitoj al urbo Jalto, inter tiuj vizito al dommuzeo pri Ĉeĥov, kie okazis teatra prezentado de diversaj teatraĵoj de la menciita verkisto, al strandoj, al Nikita Botanika Ĝardeno, al palaco Masandra tra arbaro, al vinuzino, al Livadia palaco kie okazis la Jalta konferenco (februaro 1945) inter Stalin, Roosevelt kaj Churchill, kiam tiuj decidis pri la mondo post la Dua Mondmilito, al palaco Alupka, kie tiam loĝis Churchill, kun reveno per ŝipo, al urbo Sebastopolo, kie oni vizitis ĉefe la panoramon kiu montras scenojn de la Batalo de Sebastopolo kaj la arkeologiaĵojn de la greka urbo Ĥersoneso.
Distraj momentoj estis koncerto de Paŭlo Moĵajev kaj de aliaj krimeaj kantistoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.