5474 Gingasen
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
5474 Gingasen estas malgranda, neordinare hela asteroido (ŝajne duopa) de la asteroida zono, malkovrita la 3-an de decembro 1988 de la japanaj astronomoj Tetsuya Fujii kaj Kazuro Watanabe elde la observatorio de Kitami en Abaŝiri-subgubernio sur la insulo Hokajdo.
5474 Gingasen | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 5474 Gingasen |
Aliaj nomoj | 1988 XE1; 1955 YK ; 1971 BO2 |
Nomita laŭ | Furusato Ginga Line vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | T. Fujii kaj K. Watanabe |
Dato de malkovro | 3-a de decembro 1988 |
Loko de malkovro | Kitami ( Hokajdo, Japanio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
356,454 Gm (2,383 AU) 332,250 Gm (2,221 AU) 380,657 Gm (2,545 AU) |
Discentreco | 0,06790 |
Meza anomaliangulo | 286,621° Epoko : 21-a de januaro 2022 |
Klinangulo | 6,140° |
Periodo | 1343,431 tagoj (3,678 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,29 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
246,885° |
Argum. de periapsido | 257,703° |
Terdistanco - Minimuma |
185,961 Gm (1,243 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 ? |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 5,05 ± 0,48 km Ĉefa korpo : 4,14 ± 0,67 km |
Rotacia periodo | 0,151 tago (3,6242 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,480 ± 0,10 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,13 |
Ĝi estas proksima de la orbita resonanco 1:2 kun Marso.
Ĝia nomo aludas al la fervoja linio "Gingasen" ("Lakta vojo" en japana lingvo). Tiu linio, longa je 150 km, kunligas la orientajn urbojn de Hokajdo; ĉiuj stacidomoj havas nomojn de konstelacioj.
En oktobro 2008, David Higgins, Petr Pravec, Peter Kušnirák, K. Hornoch, D. Pray, J. Vilagi, L. Kornoš, Š. Gajdoš, Marek Husarik, Michal Pikler kaj Gabriel Cervak raportis la malkovron de asteroida satelito per observo de la luma kurbo de 5474 Gingasen inter la 7-a kaj la 14-a de marto 2008. Tiu satelito, ankoraŭ ne konfirmita, havus diametron de 2,9 ± 0,87 km kaj rotacian periodon de 3,1095 horoj; ĝiaj aliaj ecoj estas ankoraŭ nekonataj.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (5001 - 6000) | Poste: |
---|---|---|
5473 Yamanashi | 5474 Gingasen | 5475 Hanskennedy |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.