En geometrio, la kvinĉelo5-ĉelo estas kvaredra 4-hiperpiramido (aŭ pli simple kvaredra hiperpiramido) kaj samtempe 4-simplaĵo, la plej simpla plurĉelo, speco de kvar-dimensia geometria figuro. Ĝi estas analogo de la triangulo (2-simplaĵo) kaj kvaredro (3-simplaĵo).

Rapidaj faktoj
Fermi

Regula kvinĉelo estas se ĝi estas regula, tiam ĝi estas konveksa regula plurĉelo.

Geometrio

La kvinĉelo konsistas el kvin ĉeloj ĉiu el kiuj estas kvaredro. La kvinĉelo estas mem-duala. Ĝia vertica figuro estas kvaredro. Ĝia maksimuma komunaĵo kun 3-dimensia spaco estas la triangula prismo.

Esence, la kvinĉelo estas 4-dimensia piramido kun kvaredra bazo.

La regula kvinĉelo estas bazo de familio el 9 uniformaj plurĉeloj. La aliaj eroj estas:

Bildoj

Thumb Thumb
Dratoframa figuro de Schlegel projektita sur 3-sferon Kvar ortaj projekcioj

Konstruado

La kvinĉelo povas esti konstruita de kvaredro per aldono de la 5-a vertico. Por ke la kvinĉelo ne estu degenera la 5-a vertico devas ne esti en 3-spaco de la kvaredro.

La regula kvinĉelo povas esti konstruita de regula kvaredro per aldono de la 5-a vertico tia ke ĝi estas samdistanca kun ĉiuj aliaj verticoj de la kvaredro.

Projekcioj

Unu el la eblaj projekcioj de la kvinĉelo en 2 dimensiojn estas la stelokvinlatero enskribita en kvinlateron.

Ambaŭ la vertico-unua kaj ĉelo-unua paralelaj projekcioj de la regula kvinĉelo en 3 dimensiojn havas kvaredran projekcian koverton. La plej proksima aŭ la plej malproksima vertico de la kvinĉelo, respektive, projekciiĝas al la centro de la kvaredro. La malplej/plej proksima ĉelo projekciiĝas sur la kvaredran koverton, kaj la alia 4 ĉeloj projekciiĝas sur la 4 misformitajn kvaredrojn ĉirkaŭbarantajn la centron.

La latero-unua kaj edro-unua projekcioj de la kvinĉelo en 3 dimensiojn havas triangulan dupiramidan koverton. Du el la ĉeloj projekciiĝas al la supra kaj suba duonoj de la dupiramido, kaj la ceteraj 3 projekciiĝas al 3 ne-regulaj kvaredroj aranĝita ĉirkaŭ la centra akso de la dupiramido je 120 gradoj unu de la alia.

Referencoj

  • H. S. M. Coxeter, Regulaj Hiperpluredroj, 3-a. ed., Doveraj Eldonoj, 1973. ISBN 0-486-61480-8.

Eksteraj ligiloj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.