asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
37655 Illapa estas tre malgranda apolona terrenkonta asteroido, rigardita kiel potence danĝera objekto, malkovrita la 1-an de aŭgusto 1994 de la usonaj geastronomoj kaj geedzoj Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker elde la Observatorio de la Monto Palomar (Kalifornio, Usono).
37655 Illapa | |
asteroido | |
potence danĝera asteroido • apud-Tera objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 37655 Illapa |
Aliaj nomoj | 1994 PM |
Nomita laŭ | Illapa vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Carolyn S. Shoemaker kaj Eugene M. Shoemaker |
Dato de malkovro | 1-a de aŭgusto 1994 |
Loko de malkovro | Monto Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Apolona asteroido vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
221,087 Gm (1,478 AU) 54,735 Gm (0,3659 AU) 387,440 Gm (2,590 AU) |
Discentreco | 0,7524 |
Meza anomaliangulo | 18,392° Epoko 23-a de marto 2018 |
Klinangulo | 18,002° |
Periodo | 656,230 tagoj (1,797 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
139,688° |
Argum. de periapsido | 303,720° |
Terdistanco - Minimuma |
3,559 Gm (0,02379 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 0,9 – 1,9 km |
Rotacia periodo | ~0,11 tago (2,6556 horoj) |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | C[1] |
Absoluta magnitudo | 17.9 |
Ĝia tre discentra orbito tanĝas la orbiton de Merkuro kaj etendiĝas malproksimen trans tiun de Marso: ĝi do estas merkurrenkonta, venusrenkonta, terrenkonta kaj marsrenkonta asteroido.
Ĝi ricevis la nomon de Illapa, inkaa dio de la tondro kaj vetero, kiu venigas la pluvon el la ĉiela rivero (la lakta vojo) por nutri la inkaan imperion. Laŭ legendo, li frakasis la vazon da akvo de sia fratino per svingoĵetilo, resonante la eĥojn de tondro kiam la akvo elverŝiĝis el la ĉielo, duŝante la soifantajn terojn sube.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.