asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
Palaso, oficiale 2 Pallas, estas la tria plej granda asteroido en la asteroida zono (averaĝa diametro de 524 km) kaj la dua kiun oni malkovris.
2 Palaso | |
asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido | |
---|---|
Aliaj nomoj | A802 FA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Atena, Pallada vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Heinrich Olbers |
Dato de malkovro | 28-a de marto 1802 vd |
Loko de malkovro | Bremeno vd |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
414,717×106 km 318,997 Gm (2,132 AU) vd 509,813 Gm (3,408 AU) vd |
Discentreco | 0,231 |
Meza anomaliangulo | 40,598° vd |
Klinangulo | 34,926° vd |
Periodo | 1 685,927 t |
Longitudo de suprenira nodo |
172,919° vd |
Argum. de periapsido | 310,873° vd |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 512 km vd |
Maso - Denso |
2,060×1020 4 200 |
Rotacia periodo | 7,8132 h |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | ~164 K |
Albedo Geometria albedo |
0,1587 0,101 vd |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | B-tipa asteroido vd |
Absoluta magnitudo | 4,11 vd |
Ĝin malkovris la 28-an de marto 1802 Heinrich Olbers, kiam li provis retrovi la preskaŭplanedon Cereso helpe de prognozoj faritaj de Carl Friedrich Gauss. Olbers malkovris ankaŭ 4 Vesta.
En 1801, la astronomo Giuseppe Piazzi ekvidis ion, kiu aspektis kiel kometo. Iom poste, li anoncis la malkovron de objekto, kies movo estis tro malrapida kaj unuforma por esti tiu de kometo. Li sugestis, ke temis pri novtipa objekto. Tiu objekto malaperis malantaŭ la Suno. Retrovis ĝin kelkajn monatojn poste barono Franz Xaver von Zach kaj Heinrich Olbers, danke al kalkulo farita de Gauss. Tiun objekton oni nomis Cereso (aŭ 1 Ceres); ĝi estis la unua malkovrita asteroido.
Iom poste, Olbert, provante lokalizi Cereson, rimarkis alian objekton proksime. Estis Palaso, kiu hazarde pasis apud Cereso.
Oni atendis la malkovron de unu nova planedo inter Marso kaj Jupitero, sed ne de du.
En 1947, la japana astronomo Kiyotsugu Hirayama, studante asteroidajn movojn, malkovris, ke ĉi tiuj estas klaseblaj en diversaj grupoj kaj malkovris tri asteroidojn samgrupajn kiel Palaso; li nomis tiujn: la Palasa familio. De 1994, pli ol dek anoj de tiu familio estis malkovritaj, kaj en 2002, la ekzisto de tiu familio estis konfirmita per la spektro de ties anoj.
Pallas estis nomita laŭ la greka diino Pallas Atena[1] diino de saĝo, scienco kaj artoj.
La mason oni kalkulis je 1,21 × 10−10 sunmasoj aŭ 2,41 × 1020 kilogramoj.
Pere de observado de steleklipsoj[3] estas deduktebla la grandeco: la formo de Pallas sekve de tio estas triaksa elipsoido kun aksolongecoj de 574 ± 10 km, 526 ± 3 km kaj 501 ± 2 km. Bone konforme kun tio, el observadoj de la Infraruĝa Astronomia Satelito (infrared astronomical satellite) oni deduktis averaĝan diametron de 523 ± 20 km. Tiel Pallas estas, krom Cereso, la plej granda astro de la klasika asteroida zono, sed ĝin superas laŭ maso kaj Cereso kaj 4 Vesta.
Ĝia surfaco, kies averaĝa albedo estas 0,159, konsistas el silikato, malriĉa je fero kaj akvo (tiatipaj mineraloj inkludas olivinon kaj piroksenon) kaj ĝia spektro similas tiun de karbon-kondraj meteoroidoj.
La ĥemia elemento Paladio, kiun oni malkovris en 1803 estis tiel nomata refere al la malkovro de Palaso, unu jaron antaŭe.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.