24-ĉelo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, la 24-ĉelo aŭ dudekkvarĉelo estas la konveksa regula plurĉelo kun simbolo de Schläfli {3,4,3}.
Rapidaj faktoj
24-ĉelo | |
Figuro de Schlegel | |
3-dimensia projekcio de 24-ĉelo kun duopa turnado ĉirkaŭ du perpendikularaj ebenoj. Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Animita sekco de 24-ĉelo Klaku por rigardi turnantan bildon | |
Speco | Konveksa regula plurĉelo |
Vertica figuro | Kubo (4.4.4) |
Simbolo de Schläfli | {3,4,3} t1{3,3,4} t1{31,1,1} |
Figuro de Coxeter-Dynkin | |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 96 |
Edroj | 96 trianguloj {3} |
Ĉeloj | 24 okedroj (3.3.3.3) |
Geometria simetria grupo | F4, [3,4,3] o(1152) B4, [4,3,3] o(384) D4, [31,1,1] o(192) |
Propraĵoj | konveksa, orientebla |
Duala | Mem-duala |
Fermi
La 24-ĉelo estas la unika konveksa regula plurĉelo sen bona regula 3-dimensia analogo.
La rando de la 24-ĉelo estas komponita el 24 okedraj ĉeloj. Je ĉiu vertico kuniĝas 6 ĉeloj. Je ĉiu latero kuniĝas 3 ĉeloj. Kune ili havas 96 triangulajn edrojn, 96 laterojn kaj 24 verticojn. La vertica figuro estas kubo. La 24-ĉelo estas mem-duala.
Estas malpli ordaj formoj de simetrio de 24-ĉelo, derivataj kiel rektigita 16-ĉelo, kun simetrio B4 = [3,3,4] aŭ D4. Ili povas esti respektive desegnitaj dukolore kun 8 kaj 16 okedraj ĉeloj, trikolore kun 8 okedroj ĉiu koloro.