La 22-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazis en Parizo en 1949. Ĝi estas la ĝis nun plej ampleksa kongreso de SAT, kun 1385 partoprenantoj el 15 landoj (enskribiĝis 1630 personoj). Unuafoje depost la milito germana reprezentanto ricevis oficialan priatenton en la urbodomo. La amasa ĉeesto de neesperantistaj turistoj kondukis al propono pri pli strikta kongresregularo, prezentita la sekvantan jaron en Torino.
La fakto ke Charlie Chaplin uzis Esperanton por sia filmo La granda diktatoro estis delonge uzita de esperantistoj kiel detalo de propagando por la Internacia Lingvo kaj pri la simpatio kiun ĝi vekas ĉe gravuloj kiaj Chaplin. Jam en 1949 la organizantoj de tiu 22-a SAT-Kongreso de Parizo invitis lin al la kongreso per letero sendita al lia adreso en Kalifornio.[1]
- Pri koloniismo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.