asteroido From Wikipedia, the free encyclopedia
20 Massalia estas granda kaj hela asteroido de la asteroida zono. Ĝi estas la ĉefa ano de la Masalia familio.
20 Massalia | |
Asteroido | |
astronomia simbolo | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 20 Massalia |
Aliaj nomoj | A852 SA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Marsejlo vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Annibale de Gasparis |
Dato de malkovro | 19-a de septembro 1852 |
Loko de malkovro | Napolo (Italio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
360,305 Gm (2,408 AU) 308,699 Gm (2,064 AU) 411,911 Gm (2,753 AU) |
Discentreco | 0,143 |
Meza anomaliangulo | 161,641° |
Klinangulo | 0,707° |
Periodo | 1 365,261 t (3,74 j) |
Meza cirkulrapido | 19,09 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
206,530° |
Argum. de periapsido | 255,578° |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
160 × 145 × 132 km[1] 145,05 ± 9,3 km |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(5,67 ± 0,8) ×1018 kg[1] (3 540 ± 850) kg/m3[1] ~ 0,054 m/s2 ~ 0,093 km/s |
Rotacia periodo | 0,3374 t (8,098 h) |
Aksa kliniteco | 45° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Maksimuma |
174 K 265 K |
Geometria albedo | 0,210 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 6,50 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,0 8,3 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,058" 0,186" |
Massalia estis malkovrita de la itala astronomo Annibale de Gasparis elde Napolo (Italio) la 19-an de septembro 1852. Sed, la sekvanta nokto ĝi estis sendepende malkovrita de la franca astronomo Jean Chacornac, kiu la unua anoncis ĝian malkovron elde la observatorio de Marsejlo (Francio)
Ĉar ĝia malkovro estis anoncita de Marsejlo, ĝi ricevis la nomon "Massalia", greklingva nomo de Marsejlo en la antikva epoko (greke: Μασσαλία).
Ĝi estas plej granda ano de la Masalia familio, asteroida familio komponiĝanta el rompaĵoj pro alfrapo sur Massalia.
La denso de Massalia aperas supera al tiu de la averaĝa de S-tipaj asteroideoj, simila al tiu de la silikataj ŝtonoj. Ĝi aspektas havi solidan, nefrakasitan korpon, tio, kio estas malofte ĉe la asteroidoj de tia grando. Krom plej grandaj korpoj de pli de 400 km de diametro kiel Cereso au 4 Vesta, plejparto el la asteroidoj aperas fendhavaj aŭ eĉ estas amasoj da ruboj. En 1998, Jeff Bange[2] taksis la mason de Massalia al 5,2 × 1018 kg, supozinte ke 4 Vesta havus mason de 1,35 × 10−10 M⊙. La maso de Massalia dependas de la maso de 4 Vesta kaj de la perturboj de la orbito de 44 Nysa.
La luma kurbo de Massalia montras aksan klinecon de 45° kaj formon pli malpli sferan kun grandaj ebenaj (aŭ, ne konveksaj) areoj sur ĝia surfaco[3].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.