From Wikipedia, the free encyclopedia
La 14-a parlamenta periodo en la nacia Asembleo de la kvina Franca Respubliko daŭris de la 26-a de junio 2012 ĝis la 20-de junio 2017.
155 virinoj estis elektitaj aŭ reelektitaj, t.e. 26,86 % el la 577 deputitoj :
Le dojeno estas François Scellier, radikala deputito ligita al la frakcio UMP de la 6-a distrikto de Val-d'Oise, naskiĝinta la 7-an de majo 1936. La plej juna estas Marion Maréchal-Le Pen, deputito de Nacia Fronto (FN) de la 3-a distrikto de Vaucluse, naskiĝinta la 10-an de decembro 1989.
Pro nerajto okupi registaran kaj parlamentan oficojn, la ministroj disponas unu monaton por elekti unu el la oficoj. Por tiuj, kiuj decidis resti en la registaro, la artikolo 7 de la regularo de la Asembleo antaŭvidas ke la prezidanto petu de la registaro la nomon de la personoj elektitaj samtempe kiel ili, kaj deklaru ilian anstataŭiĝon.
La ministroj de la dua registaro de Jean-Marc Ayrault estintaj nomumitaj per dekreto de la 21-a de junio 2012, la 24 el ili, kiuj estis elektitaj la 10-an aŭ la 17-an de junio 2012, vidis sian mandaton finiĝi la 21-an de julio 2012. Iliaj anstataŭantoj anstataŭis ilin ekde la 22-a de julio 2012 je 0:00 horo.
La konsisto de la Asembleo estis modifita en 2012 kaj 2013 per vico da ok partaj parlamentaj balotoj sekve de balotaj kontencioj deciditaj de la Konstitucia Konsilio kaj de demisio de Jérôme Cahuzac. Ili konkludis al gajno de unu seĝo por la plejmulto kaj de kvar seĝoj por la opozicio.
La prezidanto de la nacia Asembleo estis elektita en la 26-a de junio 2012, okaze de malferma kunveno de la nova parlamento. Ĝi estis prezidata de la dojeno, François Scellier, helpata de anaro konsistanta el la ses plej junaj deputitoj, t.e. Marion Maréchal-Le Pen, Gérald Darmanin, Laurent Marcangeli, Damien Abad, Virginie Duby-Muller kaj Razzy Hammadi. La socialista frakcio elektis Claude Bartolone kiel kandidaton per 127 voĉoj. Jean Glavany (59 voĉoj), Élisabeth Guigou (50 voĉoj) kaj Daniel Vaillant (22 voĉoj) estis ankaŭ kandidatoj. La nura alia kandidato estis la eliranta prezidanto, Bernard Accoyer. La dudek sep deputitoj nomumitaj ministroj, povis nek voĉdoni, nek esti anstataŭataj de siaj anstataŭantoj, kiuj sidos nur unu monaton post la nomumo de la registaro, t.e. la 22-an de julio 2012.
Kandidato | Distrikto | Politika frakcio |
Voĉoj | % | Rezulto | |
---|---|---|---|---|---|---|
Claude Bartolone | Seine-Saint-Denis (9-a distrikto) | SOC | 298 | 61,44 | Elektita | |
Bernard Accoyer | Haute-Savoie (1-a distrikto) | UMP | 185 | 38,15 | Eliranta | |
Aliaj | 2 | 0,41 | ||||
Enskribitoj | 550 | 100,00 | ||||
Voĉdonantoj | 540 | 98,18 | ||||
Blankaj kaj nulaj | 55 | 10,19 | ||||
Esprimitaj | 485 | 89,81 | ||||
Parlamenta frakcio | anaro en la 9-a de junio 2013 (+ parencigitoj) | Frakci-prezidanto | ||
---|---|---|---|---|
GDR | Grupo "Demokrata kaj Respublika Maldekstro"[1] | 15 | André Chassaigne | |
SRC | Socialista, Respublikana kaj Civitana[2] | 275 + 17 | Bruno Le Roux | |
RRDP | Radikala, Respublika, Demokrata kaj Progresisma frakcio[3] | 16 | Roger-Gérard Schwartzenberg | |
EKOLO | Ekologiisma frakcio[4] | 17 | François de Rugy | |
UDI | Unuiĝo de Demokratoj kaj Sendependuloj[5] | 31 | Jean-Louis Borloo | |
UMP | Frakcio "Unuiĝo por Popola Movado"[6] | 187 + 10 | Christian Jacob | |
NI | Nealiĝintoj | 8 | Sen prezidanto |
Politikaj partioj |
Unua balotvico | Dua balotvico | Elektitoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Voĉoj | % | Elektitoj | Voĉoj | % | Seĝoj | % | |||
Socialista Partio (PS) | 7 618 326 | 29,35 | 22 | 9 420 889 | 40,91 | 280 | 48,53 | ||
Eŭropo Ekologio La Verduloj (VEC) | 1 418 264 | 5,46 | 1 | 829 036 | 3,60 | 17 | 2,95 | ||
Diversaj maldekstruloj (DVG) | 881 555 | 3,40 | 1 | 709 395 | 3,08 | 22 | 3,81 | ||
Maldekstra Radikala Partio (PRG) | 428 898 | 1,65 | 1 | 538 331 | 2,34 | 12 | 2,08 | ||
Prezidenta plimulto | 10 347 043 | 39,86 | 25 | 11 497 651 | 49,93 | 331 | 57,37 | ||
Unuiĝo por Popola Movado (UMP) | 7 037 268 | 27,12 | 9 | 8 740 628 | 37,95 | 194 | 33,62 | ||
Diversaj dekstruloj (DVD) | 910 034 | 3,51 | 1 | 417 940 | 1,82 | 15 | 2,60 | ||
Nova Centro (NCE) | 569 897 | 2,20 | 1 | 568 319 | 2,47 | 12 | 2,08 | ||
Radikala Partio (PRV) | 321 124 | 1,24 | - | 311 199 | 1,35 | 6 | 1,04 | ||
Centrisma Alianco (ALLI) | 156 026 | 0,60 | - | 123 132 | 0,53 | 2 | 0,35 | ||
Parlamenta dekstro | 8 994 349 | 34,66 | 11 | 10 161 218 | 44,12 | 229 | 39,69 | ||
Nacia Fronto (FN) | 3 528 663 | 13,60 | - | 842 695 | 3,66 | 2 | 0,35 | ||
Fronto de Maldekstro (FG) | 1 793 192 | 6,91 | - | 249 498 | 1,08 | 10 | 1,73 | ||
La Centro por Francio (CEN) | 458 098 | 1,77 | - | 113 196 | 0,49 | 2 | 0,35 | ||
Maldekstraj ekstremistoj (EXG) | 253 386 | 0,98 | - | - | - | - | - | ||
Ekologiistoj (ECO) | 249 068 | 0,96 | - | - | - | - | - | ||
Regionistoj (REG) | 145 809 | 0,56 | - | 135 312 | 0,59 | 2 | 0,35 | ||
Aliaj (AUT) | 133 752 | 0,52 | - | - | - | - | - | ||
Dekstraj ekstremuloj (EXD) | 49 499 | 0,19 | - | 29 738 | 0,13 | 1 | 0,17 | ||
Enskribitoj | 46 082 104 | 100,00 | 43 233 648 | 100,00 | |||||
Sindetenoj | 19 712 978 | 42,78 | 19 281 162 | 44,60 | |||||
Balotintoj | 26 369 126 | 57,22 | 23 952 486 | 55,40 | |||||
Blankaj kaj nulaj | 416 267 | 1,58 | 923 178 | 3,85 | |||||
Esprimitaj | 25 952 859 | 98,42 | 23 029 308 | 96,15 | |||||
Rezultoj proklamitaj de la censaj komisionoj, publikigitaj de la franca ministerio pri enlandaj aferoj Politikaj nuancoj elektitaj de la ministerio pri enlandaj aferoj Politikaj nuancoj sur la interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.