Haŭmeo aŭ Haumeo (simbolo: ),[1] formale (136108) Haumea, estas planedoido ("nana planedo", nome kubevano) en la Kujper-zono, kun maso triona al tiu de Plutono. Ĝi estis trovita en 2004 de teamo estrita de Mike Brown de la Kalifornia Instituto de Teknologio ĉe la Observejo Palomar en Usono, kaj en 2005 de teamo estrita de J. L. Ortiz ĉe la Observejo Sierra Nevada en Hispanujo, kvankam iuj dubas pri la dua trov-pretendo. La 17-an de septembro, 2008, la Internacia Astronomia Unio (IAU) nomis ĝin kiel ĝi estu nanplanedon, pro Haŭmeo (havajlingve Haumea), la havaja diino de infanonasko.
Haŭmeo | |
planedoido | |
astronomia simbolo | |
Haŭmeo kaj ĝiaj du lunoj | |
nanplanedo • kubevano • gravite ligita sistemo • asteroido | |
---|---|
Aliaj nomoj | 2003 EL61 vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Haumea vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Pablo Santos-Sanz José Luis Ortiz Moreno Michael E. Brown vd |
Dato de malkovro | 25-a de julio 2005 vd |
Loko de malkovro | Sierra Nevada Observatory vd |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6 423,945 Gm (42,941 AU) vd 5 140,817 Gm (34,364 AU) vd 7 707,073 Gm (51,519 AU) vd |
Discentreco | 0,1997414604 vd |
Meza anomaliangulo | 219,188° vd |
Klinangulo | 28,211° vd |
Periodo | 281,3991677 jaroj vd |
Longitudo de suprenira nodo |
122,086° vd |
Argum. de periapsido | 240,075° vd |
Fizikaj ecoj | |
Rotacia periodo | 3,9154 h vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,78 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 0,23 vd |
Pro sia ekstrema angullongiĝo ĝi unikas inter la preterneptunaj objektoj (PNO-j). Kvankam oni ankoraŭ ne rekte observis ĝian formon, kalkuloj bazitaj sur ĝia lumkurbo sugestas ke ĝi estas elipsoido, kun ĝia pli granda akso duope pli longa ol la malpli granda. Tamen, oni kredas ke ĝia gravito sufiĉas, por ke ĝi ekripozis en prembalanco, kaj do konformas al la difino de planedoido ("nana planedo"). Oni pensas, ke la angullongiĝo, kune kun nekutime rapida rotacio, granda denso, kaj granda reflektopovo (pro surfaco de kristaleca akvo-glacio) rezultiĝas de grandega kolizio, kiu lasis Haŭmeon kiel la plej grandan membron de koliziitaro, kiu inkluzivas kelkajn grandajn PNO-jn kaj ĝiajn du prisciatajn lunojn.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.