1-a simfonio (Dvořák)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Simfonio No. 1 en C-minoro, B. 9, subtitolita La sonoriloj de Zlonice (en ĉeĥa: Zlonické zvony), estis komponita de Antonín Dvořák dum februaro kaj marto 1865. La simfonio estis verkita en la stilo de la frua Romantismo, kaj estis inspirita de la verkoj de Ludwig van Beethoven kaj Felix Mendelssohn.[1] Ĝi estis la nura el liaj simfonioj kiujn Dvořák neniam aŭdis ludita aŭ havis eblon revizii.[2] La verko estis perdita tuj post ties kompono, kaj ne reaperis ĝis 1923, preskaŭ 20 jarojn post la morto de la komponisto. Ĝi ne estis premierita ĝis 1936.
La simfonio enhavas kvar movimentojn:
- Maestoso – Allegro (en C-minoro)
- Adagio molto (en A♭-maĵoro)
- Allegretto (Scherzo en C-minoro, Trio en E♭-maĵoro)
- Finale (Allegro animato) (en C-maĵoro)
Tipa ludado de la verko havas daŭron de ĉirkaŭ kvindek minutoj: la movimentoj estas proksimume 19, 13, 9, kaj 12 minutojn longaj, respektive.[3]
La simfonio estis verkita por orkestro de du flutoj, du hobojoj, du klarnetoj, du fagotoj, kvar kornoj, du trumpetoj, tri trombonoj, timbaloj kaj kordinstrumentoj.