From Wikipedia, the free encyclopedia
La 1-a arondismento (france Ier arondissement) estas unu el la dudek arondismentoj de Parizo. Ĝi estas la plej centra, unu el la plej malgrandaj kaj cetere la malplej loĝata arondismento de la franca ĉefurbo. Laŭ la stato de 2021 en la arondismento vivis 15 919 loĝantoj sur areo de 1,83 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 699 loĝantoj/km².
1-a arondismento de Parizo | |||
---|---|---|---|
arondismento municipa city district (en) vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
INSEE kodo | 75101 [+] | ||
Poŝtkodo | 75001 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 15 919 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 8 699 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 52′ N, 2° 21′ O (mapo)48.8599472.342059 [+] | ||
Areo | 1,83 km² ( 183 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Paris 1er arrondissement [+] | |||
Pliparto el la kvartalo estas dediĉata al ekonomiaj aferoj aŭ al administrado. La arondismento ĉefe situas sur la dekstra bordo de Sejno, sed kovras ankaŭ la okcidentan pinton de la insulo Cité. La 1-a arondismento estas do la plej malnova kvartalo de Parizo: la insulo Cité estis loĝita ekde la Romia imperio, kaj la kvartalo Les Halles datiĝas de la komenco de Mezepoko.
Luvro kaj la ĝardeno Tuileries kovras grandan parton de la arondismento.
Ĉiu arondismento de Parizo subdividiĝas laŭ kvar administraj kvartaloj (quartiers). Jen listo de la kvar kvartaloj de la 1-a arondismento :
Kvartalo | Loĝantaro | Areo (km²) |
Denseco (loĝ/km²) |
---|---|---|---|
Saint-Germain-l'Auxerrois | 1 670 | 0.871 | 1 917 |
Les Halles | 8 980 | 0.412 | 21 796 |
Palais-Royal | 3 190 | 0.279 | 11 434 |
Place Vendôme | 3 040 | 0.270 | 11 259 |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.