![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a2/Won-Buddhism_symbol.svg/langeo-640px-Won-Buddhism_symbol.svg.png&w=640&q=50)
Ŭonbulismo
religio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŭonbulismo (koree 원불교, wŏnbulgyo, ŭon: cirklo, bul: budhiĝo, iluminiĝo, gyo: ismo, instruo; ĉine: yuán fójiào 圓佛教) estas religio[1] fondita en 1916 en Koreio de Sotesano ( Sot’aesan - 소태산/少太山), ankaŭ konata kiel Pak Chungbin (박중빈/朴重彬, 1891–1943).
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ee/Daegu_wonbulgyo.jpg/640px-Daegu_wonbulgyo.jpg)
Ŭonbulismo | ||
---|---|---|
원불교 | ||
![]() | ||
![]() | ||
religia subgrupo nova religia movado ![]() | ||
religio | ||
Komenco | 28-a de aprilo 1916 vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La ĉefa doktrino de ŭonbulismo estis publikigita en 1943 en la Ĝusta Kanono de Budhismo (Pulgyo Chongjon 불교 정전 佛敎正典). Unu el la kernaj ideoj en ŭonbulismo estas, ke la problemoj de la hodiaŭa mondo estiĝas de la konkurencema naturo de la homa komunumo, kaj ke tiuj problemoj povas esti venkitaj, se ni lernas labori kune por reciproka profito prefere ol kontraŭ unu la alian por individua profito[2].
Sotesano instruis, ke ni devas kultivi sintenon de dankemo al ĉielo-tero, niaj gepatroj, niaj kunvivuloj kaj niaj leĝoj por kunlabori pli efike kun aliaj por redukti kaj eventuale forigi la kaŭzojn de sufero en ĉi tiu mondo. Sotesano, atinginte grandan iluminiĝon, observis la siatempan mondon, en kiu la homa spirito, sklavigita de la rapide evoluanta materia civilizo, fariĝas pli kaj pli malforta. Laŭ ŭonbulismo, vivanta religio estas tiu, en kiu spiritaj praktikoj estas neapartigeblaj de la reala vivo.
Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ĝi celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.
La fundamenta doktrino de ŭonbulismo konsistas el unu cirklo, el la kvar bonfaroj kaj la kvar nepraĵoj, kaj el la tri studoj kaj la ok sintenoj. La kvar devizoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de budha darmo, kaj sindona servo al publiko.
Sotesano post sia iluminiĝo tralegis multajn librojn de tradiciaj religioj kaj konsideris Ŝakjamunion sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion surbaze de lia darmo. Ŭonbulismo strebas al la nuntempigo, vivutiligo kaj popularigo de budha darmo kaj ankaŭ utiligas instruojn de aliaj ekzistantaj religioj.
La ĉefsidejo de ŭonbulismo estas en la urbo Iksan, Sud-Koreio. Ŭonbulismo aktive disvastiĝis kaj en Koreio mem kaj preter siaj landlimoj kaj havas multajn templojn kaj reprezentejojn tra la mondo (ekzemple en Parizo, Sidnejo, Jokohamo, Moskvo, Frankfurto, Novjorko).
Ŭonbulismo ankaŭ havas instituciojn de supera edukado: unu en Usono[3] kaj tri en Korea Respubliko[4], interalie la Universitato Wonkwang, kiu havas unu el la plej bonaj medicinaj fakultatoj de Koreio, kiuj instruas la tradician korean medicinon[5]. Ekzistas pli ol 1 miliono da ŭonbulismaj kredantoj[6].