From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝtata Universitato de Tbiliso, (kartvele: თბილისის ივანე ჯავახიშვილის სახელობის სახელმწიფო უნივერსიტეტი) estis fondita la 8-an de februaro 1918 en Tbiliso, Kartvelio. Ĝi estas la plej antikva universitato de Kaŭkazio. Ĝi havas pli ol 35.000 studantojn kaj 5.000 laboristojn inter profesoroj kaj kunlaborantoj.
Ŝtata Universitato de Tbiliso | ||
---|---|---|
publika universitato | ||
Informoj | ||
fondodato | 8-a de februaro 1918 | |
fondinto(j) | Ivane Javakhishvili vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 41° 42′ 36″ N, 44° 46′ 42″ O (mapo)41.7144.778333333333 | |
lando | Kartvelio | |
urbo | Tbiliso | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 30 000 vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
vd | ||
| ||
La Universitato havas 5 filiojn en diversaj regionoj de Kartvelio, 6 fakultatoj, ĉirkaŭ 60 sciencistoj la esplorcentroj kaj scienca biblioteko, 7 muzeoj, Eldonejo kaj printejo por ĝia periodaĵo, Tbilisis Universiteti.
La ĉefa fondinto de la universitato estis la konata kartvela historiisto Ivane Javaĥiŝvili. La profesoro Petre Melikiŝvili, konata kartvela kemiisto, estis elektata unua rektoro de la ŜUT.
En 1991 Roin Metreveli estis nomumita rektoro de la universitato. En 1992 pere de ĝia senĉesa laboro kaj premo, ĝi rekuperis la memstarecon kiel aŭtonoma institucio, kion ĝi perdis en 1926.
Dum la Revolucio de la rozoj en novembro 2003, kelkaj studentoj de la Universitato estis tre aktivaj en la organiza kaj protesta movado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.