Ŝiplifto estas teknika konstruaĵo, kiu ebligas la transiron de ŝipo aŭ boato inter diversnivelaj akvovojoj.
Kontraste al kluzo, en kiu nur la nivelo de la akvo estas ŝanĝata, la ŝiplifto konsistas el baseno, kiu enhavas certan kvanton da akvo kun la flosantaj ŝipoj. Kiel ĉe normala lifto la baseno povas esti pendigata en ŝnuroj, sed ekzistas multaj aliaj teknikaj solvoj (ŝraŭboj, hidraŭlaj cilindroj, inklinaj ebenoj, rotaciantaj cirkloj).
Kutime oni preferas ŝiplifton, kiam kluzo aŭ serio da kluzoj iĝas tro komplika aŭ temporaba. Kelkfoje la antaŭa kluzo kaj la ŝiplifto troviĝas proksime unu de la alia kaj ebligas kompari la du sistemojn.
La energiokonsumo estas ege modesta, ĉar la baseno ĉiam estas balancita. Fojfoje la akvo mem liveras la necesan energion.
Ekzemploj
- Belgio
- La ŝiplifto de Strépy-Thieu apud La Louvière
- La ŝipliftoj en la Canal du Centre
- Germanio
- Francio
- Saint-Louis-Arzviller
- Skotlando
Eksteraj ligiloj
- esperante Maxime LECHIEN: La parko de kanaloj en La Louvière el Monato (gazeto) 2003/06, p. 18
- esperante La ŝipliftoj de la Canal du Centre
- france Listo de ŝipliftoj en la tuta mondo[rompita ligilo]
- angle The International Canal Monuments List Arkivigite je 2005-09-04 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Scharnebeck Arkivigite je 2007-09-27 per la retarkivo Wayback Machine ĉe Lüneburg, Germanio
- nederlande Nederlanda paĝo pri ŝipliftoj tutmonde Arkivigite je 2007-09-18 per la retarkivo Wayback Machine
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.