lingvo de Maroko From Wikipedia, the free encyclopedia
La ŝelha lingvo[1] - memnomata ⵜⴰⵛⵍⵃⵉⵜ, latinliterigate taŝelhit, prononco laŭ dialekto tašǝlḥit ~ tašǝlḥᵃit ~ tašǝlḥiyt, france Chleuh aŭ Souss-Tamazight - estas la lingvo de la ŝelhoj - propra nomo singulare ⴰⵛⵍⵃⵉ, latinliterigite aŝelḥi[2] aŭ aŝlḥi, plurale ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ, iŝelḥijen aŭ iŝlḥijn, france chleuhs - kiuj apartenas al la berbera etnaro. La ŝelĥoj tradicie loĝas en la centraj montaroj en Maroko, en la Supera Atlaso kaj Anti-Atlaso, kaj en la baseno Sus en la sudo de la lando (iuj etnanoj elmigris al la grandaj marbordaj urboj de Maroko, kaj al la Eŭropa Unio, precipe Francio, Belgio, Nederlando kaj Germanio). Laŭ la censo de 2004 en Maroko la lingvo tiam havis proksimume 7 milionojn da parolantoj.[3] Laŭ klasifiko, la ŝelha apartenas la la afrikazia kaj en ĝi al la berbera lingvaro.
Ŝelha lingvo | |
Taclḥit - ⵜⴰⵛⵍⵃⵉⵜ - تشلحيت | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
atlasa lingvaro | |
Parolata en | Maroko |
Parolantoj | 8 000 000 |
Denaskaj parolantoj | 7 milionoj |
Skribo | araba skribo, latina alfabeto, Tifinaĥa skribo |
Lingvistika klasifiko | |
afrikazia
| |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Reĝa Instituto de Tamaziĥta Kulturo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | shi |
SIL | shi |
Glottolog | tach1250 |
Angla nomo | Tachelhit |
Franca nomo | chleuh |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.