From Wikipedia, the free encyclopedia
Norma maroka tamaziĥta lingvo (aŭ berbera, alilingve tamazight[1]) estas daŭra projekto por krei normigitan nacian marokan berberan lingvon. Ĝi estis kreita laŭ artikolo 5 de la amendoj de 2011 al la Maroka Konstitucio [2] .
La norma berbera lingvo estis kreita kombinante la tri ĉefajn marokajn berberajn lingvovariantojn (ŝelha aŭ tashelhit, tamaziĥta kaj rifa lingvo). La kreado de ĉi tiu normo igis ĉiujn berberajn lingvovariantojn de Maroko "ne-normaj"; neniu parolas la norman amaziĥtan lingvon kaj ĝi devas esti instruata en lernejoj. En la sama tempo, nova alfabeto estis kreita, surbaze de la novtifinaga adapto fare de la Berbera Akademio de la tradicia tuarega tifinaga-alfabeto (aldonante literojn por vokaloj kaj pliajn literojn por konsonantoj), sed kun alĝustigoj por legeblo [3] .
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.