Ŝaksocieto Zuriko
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ŝaksocieto Zuriko (germane Schachgesellschaft Zürich, mallonge SG Zürich) estas la plej malnova daŭre ekzistanta ŝakasocio de la mondo. Ĝi organizis signifajn internaciajn ŝakturnirojn, esence kontribuis al la organizo de la ŝakmovado en Svislando kaj ĝis hodiaŭ estas unu el la gvidaj ŝakasocioj de Svislando.