Ŝablono-Diskuto:Artikolo de la semajno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Estas la unua fojo, ke mi proponis artikolon kiel "Artikolo de la semajno", kaj ŝajnas, ke mia propono orgenfajfilo estus elektota kiel la venontsemajna "Artikolo de la semajno". Tial mi prepare redaktis "Ŝablono:Artikolo de la semajno". Ĉar mi ne estas spertulo pri tio, mi ne volas fuŝi kaj tial mi demandas, ĉu mi mem rajtas aŭ eble eĉ devas enmeti tiun ĉi redaktaĵon sur la ĉefpaĝon aŭ ĉu tion nur rajtas administrantoj? Jen mia redaktaĵo:
![Ĉefaj konstruformoj:(1) malferma lipfajfilo,(2) ferma labiofajfilo (el ligno),(3) lamenfajfilo](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Orgelpfeifen_Schema.jpg/640px-Orgelpfeifen_Schema.jpg)
Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj. Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj. Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio- aŭ lipfajfiloj, kiuj konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo- aŭ lamenfajfiloj.
Orgenfajfiloj povas esti produktata el ligno aŭ metalo. Kiel metalo oni kutime uzas alojon el stano kaj plumbo, la t.n. orgenmetalo, je kiu la miksritlato povas varii. Orgenmetalo estas tiel mola, ke oni povas deformi la fajfilojn per la fingroj. Por la fasadofajfiloj kelkfoje oni uzas – pro la aspekto – pli multekostan puran stanon aŭ kupro. Malofte troveblas orgenfajfiloj el pura plumbo. Legu pli...
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Orgelpfeifen_Schema.jpg/640px-Orgelpfeifen_Schema.jpg)
(1) malferma lipfajfilo,
(2) ferma labiofajfilo (el ligno),
(3) lamenfajfilo
Orgenfajfiloj estas la sonproduktaj konstruelementoj de orgeno. Ĉiu fajfilo normale povas produkti nur unu tonon, tiel ke bezonatas multnombro da diferencaj fajfiloj. Por ebligi diferencaj sonkolorojn, oni uzas fajfilojn de diversaj konstrumanieroj. Fajfiloj de sama sonkoloro estas arigitaj en registroj. Laŭ la songenera principo distingeblas du fajfilotipoj: labio- aŭ lipfajfiloj, kiuj</ref> konsistigas la grandan plimulton de la fajfiloj de orgeno, kaj anĉo- aŭ lamenfajfiloj.
Pasintaj artikoloj de la semajno: Patro Goriot, Jerusalema reĝlando, Lisbona tertremo en 1755 --Longharulo 12:45, 8. Mar 2008 (UTC)