From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝaŭmburgo-Lipo, germane Schaumburg-Lippe [ŝaŭmburk lipe], estis ĝis 1946 memstara germana lando (graflando, princlando, respubliko) sur la teritorio de la hodiaŭa Malsupra Saksio, situanta inter Hanovro kaj Vestfalio. La nomo venas de la fortikaĵo Schaumburg en la montaro Wesergebirge (hodiaŭ: Rinteln) kaj de la grafoj de Lipo, Lippe. Ĉefurbo estis Bückeburg.
Ŝaŭmburgo-Lipo | |||||||||||||||||||||||||
Origina nomo: | |||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Schaumburg-Lippe | |||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
historia lando • ŝtato de la Rejna Federacio • ŝtato de la Sankta Romia Imperio | |||||||||||||||||||||||||
Geografio
| |||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | |||||||||||||||||||||||||
Areo: |
340 km² | ||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | |||||||||||||||||||||||||
Kvanto de loĝantoj: |
48,046 (1925) | ||||||||||||||||||||||||
Nacia konsisto: |
germanoj | ||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||||||||||||||||||
Patrina lando: |
ĝis 1806: Sankta Romia Imperio ekde 1807: Rejna Federacio | ||||||||||||||||||||||||
Estiĝo: |
divido de la graflando Ŝaŭmburgo | ||||||||||||||||||||||||
Pereo: |
|||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||
En 1640 mortis Otto la 5-a, grafo de Ŝaŭmburgo, venenigita dum la Tridekjara Milito, ankoraŭ juna kaj sen heredantoj. En la postaj jaroj lia heredaĵo, la graflando Ŝaŭmburgo (proksimume kongruas kun la nuna distrikto Schaumburg), estis dividita inter najbaraj dinastioj. La fina disdivido de 1647 estis konfirmita en la Vestfalia Paco: unu parton ricevis Brunsvigo-Luneburgo, alian parton la landgrafoj de Hesio-Kaselo, kaj plian parton la grafoj de Lipo. Tiu parto ekde tiam havis la nomon "Ŝaŭmburgo-Lipo".
De 1895 ĝis 1905 la princo provis unuigi sian landon kun la najbara Lipo, sed sensukcese.
Kun siaj 340 km², Ŝaŭmburgo-Lipo estis unu el la plej etaj landoj de la Germana Regno. Kiel ĉe la aliaj germanaj landoj ĝi iĝis respubliko en la Novembra Revolucio 1918. Post la Dua Mondmilito ĝi estis unuigita kun Hanovro, Brunsvigo kaj Oldenburgio al nova federacia lando Malsupra Saksio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.