budhisma koncepto From Wikipedia, the free encyclopedia
Śūnyatā (sanskrite शून्यता; palie suññatā) prononce [ʃ|uː|n|ˈ|j|ɑː|.|t|ɑː] (shoon-ya-ta), tradukita plej ofte kiel vakueco,[1] vakuo, kaj foje malpleneco,[2] estas Budhista koncepto kiu havas multajn signifojn depende de ties doktrina kunteksto. Ĝi estas ĉu ontologia trajto de realo, medita stato aŭ fenomenologia analizo de sperto.
Elekto de artikoloj pri | |
Tri juveloj | |
Sidarto Gotamo | |
Budhisma praktiko | |
Budho · Bodisatvo | |
Trispeca membrigado | |
Tripitako· Vinajo | |
En Teravada Budhismo, Suññatā ofte referencas al ne-memo (en palia: anattā, en Sanskrito: anātman)[3] naturo de la kvin agregaĵoj de sperto kaj la Āyatana aŭ ses sentosferoj. Suññatā estas ofte uzata ankaŭ por referenci al medita stato aŭ sperto.
En Mahajana Budhismo, śūnyatā referencas al aserto, ke "ĉiuj aĵoj estas malplenaj je esenca ekzistado kaj naturo (svabhava)",[4][5] sed povas referenci ankaŭ al la Budha-naturaj instruoj kaj principa aŭ malplenkonscio, kiel en la budhismoj Dzogĉen, Ŝentong kaj Ĉan.
La plej grava temo pri kiu Nagarĝuno fokusas sian atenton estas tiu koncepto de śūnyatā (vakueco), kiu estas ligita al aliaj kernaj budhismaj konceptoj, ĉefe anātman (nememo) kaj pratītyasamutpāda (dependa ekesto), kiujn li uzas por refuti la metafizikon de kelkaj el liaj samtempanoj. Li proponas, ke ĉio estas vakueco, ĉar ĉio ekestas ne pro sia propra povo, sed depende de kondiĉoj, kiuj kaŭzas ties ekeston. Laŭ Nagarĝuno, kaj ankaŭ la budho Gotamo, ne nur estaĵoj estas vakuaj, sed ĉiu fenomeno estas vakua je esenco kaj sendependa ekesto, tial li refutis la malortodoksajn teoriojn pri esenco (svabhāva) de sia epoko surbaze la teoriojn de frua budhismo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.