![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/83/Zhores_Alfyorov_%25282011-12-14%2529.jpg/640px-Zhores_Alfyorov_%25282011-12-14%2529.jpg&w=640&q=50)
Ĵores Alfjorov
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵores Ivanoviĉ ALFJOROV (ruse Жорес Иванович Алфёров; naskiĝis la 15-an de marto 1930 en Vitebsk, Belorusio, mortis 1-an de marto 2019 Sankt-Peterburgo, Rusio) estas sovetia kaj rusia fizikisto, nobelpremiito 2000 pro la ellaboro de duonkonduktantaj heterostrukturoj kaj kreo de rapidaj opto- kaj mikro-elektronaj komponentoj. Liaj esploroj ludis grandan rolon en la informadiko. Li estas deputito de la Dumao de Rusia Federacio, estis iniciatinto de la establo de la premio Globala energio (kies fondintoj estas Gazprom, RAO "Unuigita Energetika Sistemo" (RAO UES), Jukos kaj kompanio Surgutneftgaz (2005)). Ĝis 2006 li gvidis Internacian komitaton pri premiado je la premio «Globala energio».
Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Fermi