Ĥalid ibn Ŭalid
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĥalid ibn Ŭalid aŭ Abū Sulaymān Khālid ibn al-Walīd ibn al-Mughīrah al-Makhzūmī (en araba أبو سليمان خالد بن الوليد بن المغيرة المخزومي; 585 aŭ 592–642) konata ankaŭ kiel Sajf Allāh al-Maslūl (en araba سيف الله المسلول; Elingita Diglavo), estis akompananto de la islama profeto Muhammad. Li elstaris pro siaj militaj taktikoj kaj atingoj, estre de la fortoj de Medino sub regado de Muhammad kaj la fortoj de liaj tujaj sukcedantoj de la Raŝiduna Kaliflando, Abu Bakr kaj Umar ibn Ĥattab.[1] Sub lia milita estreco Arabio, por la unua fojo en historio, estis unuigita sub unusola politika ento, nome la Kaliflando. Estre de fortoj de la naskanta Islama Ŝtato, Ĥalid estis venka en ĉirkaŭ cento da bataloj, kontraŭ la fortoj de la Bizanc-Romia Imperio, Sasanid-Persa Imperio, kaj ties aliancanoj, aldone al aliaj arabaj triboj. Liaj strategiaj atingoj inkludas la konkeron de Arabio, Persia Mezopotamio kaj Romia Sirio dum kelkaj jaroj el 632 al 636. Li estas rememorata ankaŭ pro sia decidemaj venkoj ĉe Jamama, Ullais kaj Firaz, kaj siaj taktikaj sukcesoj ĉe Ŭalaja kaj Jarmuk.[2]
Ĥalid ibn Ŭalid | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 592 (0592-01-01) en Mekko |
Morto | 19-an de aŭgusto 642 (0642-08-19) (50-jaraĝa) en Medino |
Tombo | Khalid ibn al-Walid Mosque (en) |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Raŝiduna Kaliflando |
Familio | |
Patro | Walid ibn al-Mughira (en) |
Patrino | Loubaba bint Al-Harith (en) |
Frat(in)oj | Najiyah bint al-Walid (en) , Walid ibn Walid (en) , Bin Al Wold (en) kaj Fatima Bint Al-Waleed (en) |
Edz(in)o | Asma bint Anas ibn Mudrik (en) |
Infanoj | Suleiman bin Khalid bin Al-Walid (en) , Muhajir ibn Khalid (en) , Abdulreman ibn Khalid (en) |
Parencoj | Umm Salama (kuzo aŭ kuzino) |
Okupo | |
Okupo | batalanto poeto |