Ĝuangzio
ĉina taoisma filozofo de la 4a jarcento a.K. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĝuangzio (-369 al -286) (ĉine, 莊子 Zhuangzi ankaŭ Zhuang Zhou) estis grava ĉina filozofo kiu disvolvis la taoismon de Laŭzio kaj, per tio, la unuan metafizikon de Ĉinio (la sola en Ĉinio ja ĝis la alveno de budhismo). Li povas esti konsiderata kiel la Sankta Paŭlo aŭ Platono de taoismo. Spite lian severan logikon, li instruis per fabeloj ĉarmaj kaj imagoplenaj. Same kiel la verkoj de Platono, lia verko estas konsiderata profunda filozofio kaj ankaŭ tre bona literaturo.
Ĉi tiu artikolo citas neniun fonton. Vi povas plibonigi ĝin, aldonante fidindajn fontojn. Senfontaj asertoj povas esti forigitaj. (Novembro 2012) |
Ĝuangzio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
莊子 庄子 | ||
Naskonomo | 莊周 | |
Naskiĝo | 1-an de decembro 2008 (2008-12-01) en Shangqiu | |
Morto | 1-an de decembro 2007 (2007-12-01) (-1-jaraĝa) | |
Lingvoj | Malnova ĉina • ĉina vd | |
Ŝtataneco | Song vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo verkisto poeto vd | |
Laborkampo | Filozofio vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Zhuangzi vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Ĝuangzio staris forte kontraŭ la ideo de la bona vivo kiel afero de moralo kaj reguloj, de devo kaj amo, la ideo de Konfuceo. Li instruis relativismon kaj la negravecon de la mondo — "la polvo de la mondo".
Foje Ĝuangzio sonĝis, ke li fariĝis fluganta papilio. Vekiĝinte li ekdubis: "Ĉu mi fariĝis papilio en mia sonĝo aŭ la papilio fariĝis Ĝuangzio en sia sonĝo?"
Tiun problemon ilustris la hungara poeto Lőrinc Szabó en "Sonĝo de Ĝuang Dzi".
Laŭ Ĝuangzio, la saĝulo vidas preter la trompema multeco de la mondo — dekstra kaj maldekstra, bona kaj malbona, la malmola kaj la blanka, eĉ papilio kaj homo, vivo kaj morto — kaj vidas la Unuon, la Taon. Li unuigas sin al ĝi kaj iras preter la vivo kaj morto al stato de nenieco kaj perfekteco.
Tiele Ĝuangzio senintence pretigis la teron de Ĉinio por budhismo kaj zenismo. Taoismo poste fariĝis religio de dioj, kultoj, temploj, monaĥoj, alĥemio, sed la vera baptofilo de Ĝuangzio ne estis tia popola taoismo, sed zenismo.
Ĝuangzio estis malriĉa — li ofte subtenis sin per fiŝhokado kaj ŝufarado. Sed li legis ĉiujn librojn troveblajn. Kaj super ĉiuj, li ŝatis la mallongan sed tre profundan libron de Laozio. Li fariĝis saĝulo, kiu disvolvis la filozofion de Laozio, fondinte taoismon kiel filozofia skolo , la ĉefa kontraŭ konfuceismo. Kie konfuceismo estis laŭmonda, Ĝaungzio estis mistika; kie konfuceismo sin okupis pri leĝo, moralo kaj regnestro, Ĝuangzio sin okupis pri la plej alta realo — la Tao — kaj kiel homo povu unuigi sin al ĝi.