Ĉuvaŝa Nacia Kongreso
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉuvaŝa Nacia Kongreso (ruse Чувашский национальный конгресс) estis socia organizo de la ĉuvaŝa popolo, fondita la 6an de oktobro 1992. La unua kongreso estis kunvokita por la 8a - 9a de oktobro 1992 en Ĉeboksari per dekreto de la Supera Konsilio de la Ĉuvaŝa Respubliko.
Rapidaj faktoj biblioteko, Komenco ...
Ĉuvaŝa Nacia Kongreso | ||
---|---|---|
La Ĉuvaŝa Nacia Kongreso de Ĉeboksari | ||
biblioteko ![]() | ||
Komenco | 6-a de oktobro 1992 vd | |
Geografia situo | 56° 8′ 37″ N, 47° 15′ 7″ O (mapo)56.1437147.25205 | |
Lando(j) | Rusio vd | |
Situo | Ĉeboksari | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
Fermi
Ĉuvaŝa Nacia Kongreso agas konforme al la leĝaro de Rusia Federacio kaj Ĉuvaŝa Respubliko. En la Kongreso povas membriĝi naci-kulturaj societoj kaj asocioj, funkciantaj en la lokoj kie kompakte loĝas ĉuvaŝoj en la regionoj de Rusia Federacio, neregistaraj organizoj, sciencaj kaj kulturaj institucioj kaj ankaŭ ordinaraj homoj.
La lasta VIIa kongreso okazis inter la 19a - 21a de marto 2009 kun ĉirkaŭ 500 delegitoj el 29 regionoj de Rusio kaj 6 eksteraj landoj.