urbo en Tajvano From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉjaji (ĉine 嘉義) estas universitata urbego en sudokcidenta Tajvano.
Ĉjaji | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca urbo de Tajvano enklavo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 600 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 251 938 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 199 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 23° 29′ N, 120° 27′ O (mapo)23.48120.44972222222 [+] | ||||
Alto | 69 m [+] | ||||
Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Chiayi City [+] | |||||
Ĉjaji situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la insulo for de la maro.
En la komenca periodo la loknomo estis Tirosen, depost alveno de ĉinaj enmigrantoj Ĉulosan (諸 羅山). Tamen dum la nederlanda epoko ĝi denove estis Tirosen. En 1661 la nederlandanoj estis venkitaj kaj memstara reĝlando formiĝis. En 1704 la gubernia sidejo estis translokita al Ĉulosan (nun Ĉjaji) kaj havis lignan urbomuron. En 1727 oni konstruis ankaŭ 4 pordojn kun bastionoj. En 1786 ribelantoj ne povis okupi la urbon, tial la imperiestro donis novan nomon al la urbo Kagi. En 1895 Tajvano estis cedita al Japanio kaj tertremo en 1906 detruis la tutan urbon. La japanaj aŭtoritatoj rekonstruis la urbon. Industrioj kaj komercoj komencis evolui. En 1930 la urbo ricevis la statuson aŭtonoma urbo. Depost la japana erao Ĉjaji iĝis provinca urbo.
Ĉjaji estas komerca centro de la riza merkato. La agrikulturo pliiĝis en la 1920-aj jaroj pro la nova irigacia sistemo. Lignoprilaborado gravas en la regiono, tial Ĉjaji estas centro de paperoproduktado. La kampusoj ofertas profesiajn trejnadojn en agrikulturo, eduko, komerco kaj teknologio.
La klimato de Ĉjaji estas varma humida subtropika laŭ klimata klasifiko de Köppen (Cwa). En la jaro la precipitaĵo estas po 1774 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 23 °C.
Ĉjaji havas fervojan stacidomon, ŝoseon en direkto sudo-nordo, flughavenon kaj bonajn servojn de aŭtobusoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.