![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Konfuzius.jpg/640px-Konfuzius.jpg&w=640&q=50)
Ĉinologio
studoj rilataj al Ĉinio kaj la ĉina lingvaro kaj kulturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĉinologio[1] estas la studoj rilataj al Ĉinio, kaj konsekvence al ĉinoj. Internacie estas uzata ankaŭ la neologismo Sinologio. La ĉefa kerno de tiuj studoj estas la ĉina lingvaro kaj partikulare la mandarena (官話), ties literaturo kaj kulturo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4a/Konfuzius.jpg/320px-Konfuzius.jpg)
La ĉinologio estas studfako disvolvigita el du perspektivoj: tiu plenumita el la interno de la ĉina kulturo, kun ekstera projekcio ĉu ampleksa ĉu limigita, kaj tiu plenumita el aliaj kulturoj. En la dua aspekto ĝi ofte rilatas al la fakoj de la kompara literaturscienco kaj de la historia de la ideoj. La nomo 'ĉinologio' estas, same kiel la ceteraj gravaj fakoj pri najbaraj orientaziaj kulturoj (Japanologio, Koreologio, kiu origine dependas el tiu) inventaĵo de okcidentuloj. En la neologismo Sinologio la komponanto sino- derivas de la greka Σίνα, kiu signifas Ĉinion, kaj -logio el -λογία en sia senco de 'traktaĵo, studo, fako'.