![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/64/China_Railways.svg/langeo-640px-China_Railways.svg.png&w=640&q=50)
Ĉinia Fervojara Kompanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉinia Fervojara Kompanio, oficiale la Ŝtata Fervoja Kompanio de Ĉinio, Ltd. (mandarene :中國國家鐵路集團, aŭ 国铁國鐵), surmerkatigita en okcidentaj landoj kiel angle China Railway aŭ akronime CR) estas ŝtata firmao respondeca por transportaj servoj sur la fervojoj en la popola respubliko de Ĉinio [1].
Ĉinia Fervojara Kompanio | ||
---|---|---|
中国国家铁路集团有限公司 | ||
![]() | ||
![]() | ||
fervoja firmao • Chinese state-owned enterprise vd | ||
Dum | 14-a de marto 2013 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Ministerio pri Fervojoj de Popola Respubliko Ĉinio | |
Jura formo | ŝtata entrepreno | |
Sidejo | Pekino | |
Lando | Popola Respubliko Ĉinio | |
Dungitoj | 2 milionoj | |
Posedata de | Ministerio pri Financo de Popola Respubliko Ĉinio vd | |
filiaj kompanioj | China Railway Harbin Group • China Railway Shenyang Group • China Railway Beijing Group • China Railway Hohhot Group • China Railway Taiyuan Group • China Railway Shanghai Group • China Railway Jinan Group • China Railway Nanchang Group • China Railway Guangzhou Group • China Railway Nanning Group • China Railway Wuhan Group • China Railway Zhengzhou Group • China Railway Chengdu Group • China Railway Kunming Group • China Railway Qingzang Group • China Railway Lanzhou Group • China Railway Ürümqi Group • China Railway Xi'an Group • China Academy of Railway Sciences Corporation Limited • China Railway Art Troupe • China Railway Captive Insurance Co., Ltd. • China Railway Design Corporation • China Railway Publishing House • Q97623418 • Q60990232 • Railway Public Security Bureau • Ĉina Fervoja Muzeo vd | |
Partoprenanta | All-China Federation of Railway Workers' Unions vd | |
Posedataj kompanioj | China Railway Investment Company vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
La firmao estas ŝtata industria entrepreno establita sub la " Leĝo pri posedo de Industriaj Kompanioj " kaj la Financministerio agas nome de la Ŝtata Konsilio kiel la akciulo-posedanto, do la kompanio efektive estas subigita al la Ĉina Financministerio [2]. Antaŭe la firmao estis parto de la antaŭa Ministerio de Fervojoj.
La Ĉina Fervoja Kompanio funkciigas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn transportajn servojn pere de 21 filiaj kompanioj. Ĉinio havas ampleksan sistemon de fervojoj kaj reto de ekstremrapidaj trajnoj tra la tuta lando.
Antaŭ tio, Ĉinia Fervojara Kompanio havis propran fervojan policon, prokuroron kaj sendependan kortumon, kiuj plenumis leĝojn pri fervoja transporto. Nuntempe, la policejo de la fervojo daŭre estas sub la kontrolo de la firmao, sed la pozicio de la polico estas kiel ŝtatservo de la Ministerio pri Publika Sekureco de Ĉinio, kvankam ili daŭre estas pagitaj kaj administritaj fare de la fervoja kompanio mem.