Ĉina normlingvo
lingvo, kiu estas la norma lingvo uzata en Popola Respubliko Ĉinio kaj Tajvano, kaj ankaŭ iom parolata en Honkongo, Makao, kaj Singapuro / From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĉina normlingvo (simpligita ĉina: 现代标准汉语, tradicia ĉina: 現代標準漢語, pinjino: xiàndài biāozhǔn hànyǔ, litera traduko: moderna norma lingvo de la Hanoj) estas normigita formo de la ĉina lingvaro nomata putonghua[1] en ĉeftero Ĉinio. Putonghua estas skribita per simpligitaj ĉinaj karakteroj (plus romanigo de la Hanyu pinjino por instruaj celoj). Nuntempe oni uzas la terminon putonghua kiu fakte estas ĉina norma lingvo, kun sama prononco en Ĉinio. La prononcoj en malsamaj regionoj malsamas pro kutimo. Tamen la skribo tute samas. Ĉiuj kapablas kompreni, se aliaj parolas per putonghua.
Ĉina normlingvo | |
teknika normo • lingvo • moderna lingvo • multcentra lingvo • norma lingvo | |
---|---|
pekina dialektaro | |
Parolantoj | 897 071 810 |
Skribo | ĉina skribo, ĉefterĉina brajlo, tajvana brajlo, duĉela ĉinlingva brajlo |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Standard Mandarin |
Franca nomo | mandarin standard |
La lingvo estas la mandarena varianto kiel instruata en lernejoj kaj uzata de la aŭtoritatoj kaj amaskomunikiloj en la Ĉina Popola Respubliko, Tajvano kaj Singapuro. La simila tajvana mandarena varianto estas la fakta oficiala lingvo de Tajvano. La norma singapura mandarena varianto estas unu el la kvar oficialaj lingvoj de Singapuro.