publika universitato en Honkongo From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉina Universitato de Honkongo (mandarene :香港中文大學; angle Chinese University of Hong Kong, mallongigite CUHK) estas publika universitato situanta en Honkongo kiu estis establita en 1963.
Plej multaj studoj en la universitato estas okazigitaj en la angla kaj kelkaj en la mandarena. La Ĉina Universitato estas la sola akademia institucio en Honkongo, kies universitatanoj gajnis ĉiujn premiojn altkonsideratajn en la akademia mondo: la Nobel-premio, la medalo Fields kaj la premio Turing [1]. Kvar nobelpremiitoj estis ligitaj laŭ unu maniero aŭ alia al la institucio, inkluzive de Charles Kuan Kao kaj Chen-Ning Yang. La universitato estas membro de multaj akademiaj organizoj inkluzive de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj, la Internacia Asocio de Universitatoj kaj la Tutmonda reto de universitatoj.
La moto de la universitato estas bó wén yuē lǐ (博文約禮), kiu signifas "Per lernado kaj modereco al virto". Tiuj vortoj de Konfuceo estis longtempe rigardita kiel ĉefa precepto de lia instruo. La Universitato egale emfazas kaj la intelektan kaj la moralan aspektojn de la eduko.
La Ĉina Universitato de Honkongo estis establita en oktobro 1963 per leĝo pasigita fare de Parlamento de Honkongo kiel unio de tri ekzistantaj altlernejoj, la plej malnova el kiuj estis establita en 1949. Kelkaj el la kolegiaj konstruaĵoj estis konstruitaj kun la subteno de la Ford Fondaĵo [2]. Komence, la universitato inkluzivis la Fakultaton de la Artoj, la Fakultaton de Sciencoj kaj la Fakultaton de Sociaj Sciencoj. En 1965, la Lernejo de Eduko estis establita, kiu en la sekvaj jaroj iĝis sendependa fakultato. En 1966 komenciĝis studoj por superaj gradoj. En 1971 la studenta sindikato estis fondita [3].
Xu Yangsheng (ĉine : 徐扬生, Xu Yangsheng [4][5], gvidanta fakulo pri Robotiko kaj Inteligentaj Sistemoj kaj Akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝenierarto, estis nomumita unua prezidento de la Ĉina Universitato de Honkongo en Ŝenĵeno.
La universitato fariĝis la centro de tumultoj inter la studentoj kaj la ĉina reĝimo dum la protestoj 2019-2020.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.