From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉilia pintvostanaso (Anas georgica spinicauda), konata ankaŭ kiel Bruna pintvostanaso, estas subspecio de la Flavbeka pintvostanaso (Anas georgica), nome anaso de la grupo de plaŭdanasoj de la subfamilio de Anasenoj. Ties lokaj nomoj estas Pato jergón grande, Pato maicero kaj Pato piquidorado en hispana, kaj Marreca-parda aŭ Marreca-danada en portugala.
Ĉilia pintvostanaso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
En Patagonio | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas georgica spinicauda (Vieillot, 1816) | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ĉilia pintvostanaso estas unu el la tri subspecioj de la Flavbeka pintvostanaso, kaj multe la plej multnombra kaj disvastigata. Ĝi troviĝas tra multe de Sudameriko el pleja suda Kolombio suden al Fuegio, same kiel ĉe la Falklandoj. La du aliaj subspecioj estas la pli malgranda Sudgeorgia pintvostanaso kiu estas limigita en la ĉeantarkta insulo de Suda Georgio kaj kiu estas foje konsiderata separata specio, kaj la formortinta Nicefora pintvostanaso, kiu loĝis iam en centra Kolombio.[1]
Ĉiliaj pintvostanasoj loĝas ĉe nesalaj lagoj, riveroj, marĉoj, lagunoj kaj inunditaj herbejoj ĝis 4600 m super marnivelo en la punaaj areoj de Andoj. Populacioj en la nordaj partoj de la teritorio estas ĉefe de loĝantaj birdoj; sed tiuj pli sudaj migras por la aŭstrala vintro tiom for norden kiom ĝis suda Brazilo.[1]
Ĉiliaj pintvostanasoj estas ĉirkaŭ 65 cm longaj. Maskloj pezas 740-830 g kaj inoj 660-770 g. La kapo kaj kolo estas brunaj kun fajna nigreca makuleco; la gorĝo kaj antaŭa kolo pli palaj. La korpo estas ĉefe sablobruna kun malhelaj centroj de plumoj, kio aperas kiel punkteco ĉe brusto, kaj pli pala ĉe subaj partoj. La plumoj de la supraj partoj estas brunecnigraj kun sablokoloraj bordoj. La flugiloj estas grizbrunaj kun sablopintaj pli grandaj kovriloj kaj brilnigraj duarangaj kun sablokoloraj pintoj. La speguleto estas brilnigra kun sablokoloraj bordoj. La inoj estas similaj al maskloj kvankam iom pli senkoloraj laŭ aspekto. Junuloj estas similaj al plenkreskuloj, sed pli grizaj, kaj kun strieco en brusto kaj subaj partoj. La Ĉiliaj pintvostanasoj estas ĝenerale pli palaj ol la Nicefora pintvostanaso, kaj ambaŭ pli grizaj kaj distinge pli grandaj ol la Sudgeorgia pintvostanaso.[1]
En la sudo de sia teritorio, la pintvostanasoj ekreproduktiĝas el oktobro al decembro, dum norde, en Peruo, ili reproduktiĝas el aŭgusto al marto. La kremokoloraj al helrozecaj ovoj estas ĉirkaŭ 56 x 40 mm grandaj, kun pezo de 42 g. La kovado daŭras ĉirkaŭ 26 tagojn kaj la periodo el eloviĝo al ekflugo daŭras 45-60 tagojn.[1]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.