Ĉasrezervejo Selous
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉasrezervejo Selous (angle Selous Game Reserve) estas unu el la plej grandaj ĉas- kaj sovaĝbestaj rezervejoj en la mondo, situanta sudoriente de Tanzanio. La nomo donita al la rezervejo honorigas la faman anglan ĉasiston Frederick Selous, kiu mortis en 1917 batalante kontraŭ la germanoj dum la Unua mondmilito. La rezervejo estis deklarita monda heredaĵo de Unesko en 1982 pro ĝia granda biodiverseco kaj ĝiaj netuŝitaj naturaj areoj.
Rapidaj faktoj Elefantoj en la, Bazaj informoj ...
Ĉasrezervejo Selous | |||
---|---|---|---|
Elefantoj en la ĉasrezervejo | |||
Ĉasrezervejo | |||
Bazaj informoj | |||
Ŝtato: | Tanzanio | ||
Geografia situo | 9° 0′ 0″ S, 37° 24′ 0″ O (mapo)-937.4 | ||
| |||
Areo: | 54 600 km² | ||
Fondita: | 1922 | ||
Monda heredaĵo | |||
Lando | Tanzanio | ||
Tipo | Natura | ||
Surfaco | 54 600 km2 | ||
Kriterioj | (ix), (x) | ||
Fonto | 199bis | ||
Regiono** | Afriko | ||
Geografia situo | 9° 0′ 0″ S, 37° 24′ 0″ O (mapo)-937.4 | ||
Registra historio | |||
Registrado | 1982 (6 sesio) | ||
Ruĝa listo | 2014 | ||
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | |||
Fermi
Ĝi enhavas areon de ĉirkaŭ 54 600 km², ĝia norda sektoro estante tiu, kie centriĝas la malmulta turismo okazanta en ĉi tiu protektita areo.
En junio 2014, Unesko inkluzivis la rezervejon en la liston de Monda Heredaĵo en danĝero pro grandskala ŝtelĉasado.[1]