![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/78/Proyecto_de_Ley_aprobado_en_Dputados_favorece_con_predios_a_la_UMSA.jpg/640px-Proyecto_de_Ley_aprobado_en_Dputados_favorece_con_predios_a_la_UMSA.jpg&w=640&q=50)
Ĉambro de Deputitoj de Bolivio
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Ĉambro de Deputitoj de Bolivio (hispane Cámara de Diputados) estas unu el du partoj de la duĉambra parlamento de la sudamerika ŝtato Bolivio - la alia parto estas la Senato de Bolivio aŭ Ĉambro de Senatanoj de Bolivio. Kune la du ĉambroj nomatas la "Nacia Kongreso de Bolivio".
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4c/LaPaz_Plaza_Pedro_Di_Murillo_10.2004.jpg/320px-LaPaz_Plaza_Pedro_Di_Murillo_10.2004.jpg)
la parlamentejo ĉe la urbocentra placo Plaza Murillo de La-Pazo jen maldekstre en la bildo
Rapidaj faktoj Komenco, Lando(j) ...
Ĉambro de Deputitoj de Bolivio | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Ĉambro de Deputitoj ![]() | |||||
Komenco | 1871 vd | ||||
Geografia situo | 16° 29′ 46″ S, 68° 7′ 59″ U (mapo)-16.496111111111-68.133055555556 | ||||
Lando(j) | Bolivio vd | ||||
Situo | La-Pazo | ||||
| |||||
| |||||
Retejo | Oficiala retejo | ||||
Fermi
En la Ĉambron de Deputitoj per ĝenerala baloto elektiĝas 130 deputitoj por ofictempo de po kvin jaroj - 77 deputitoj elektiĝas por reprezenti po balotan distrikton, kaj aldonaj 53 elektiĝas laŭ proporcia balotsistemo el listoj de politikaj partioj laŭ departementoj. La parlamentejo situas en la nacia ĉefurbo La-Pazo.