Zhenjiang (prononce Ĝenĝjiang, ĉine 镇江市 / 鎮江市, Zhènjiāng shì) estas eksterdistrikta urbo en la sudokcidenta parto de la provinco Ĝjangsuo de la Popola Respubliko Ĉinio. La urbo situas ĉe la punkto kie la rivero Jangzio krucas la Grandan Kanalon. La administra regiono de la urbo havas areon de ĉirkaŭ 3799 km² kaj fine de la jaro 2004 havis ĉirkaŭ 2672100 loĝantojn.

Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Zhenjiang
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 212000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 113 384  (2010) [+]
Loĝdenso 811 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 13′ N, 119° 27′ O (mapo)32.21086119.45508 [+]
Areo 3840,32 km² (384032 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Zhenjiang (Ĉinio)
Zhenjiang (Ĉinio)
DEC
Situo de Zhenjiang

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zhenjiang [+]
vdr
Fermi
situo de Zhenjiang en la provinco Ĝjangsuo

Ĝis la enkonduko de la latinliteriga sistemo Pinjino en la 1950-aj jaroj, la urbo ofte latinliteriĝis per la formoj Chinkeang, Chenkiang, ChinkiangChinking. La lasta formo ankaŭ uziĝis en esperantlingvaj tekstoj, ekzemple en la Enciklopedio de Esperanto el 1934.

Administra divido

La urba areo de Zhenjiang konsistas el tri urbodistriktoj kaj tri urbopartoj mem nomataj "urboj". Temas pri

  • urbodistrikto Jingkou (ĉine 京口区, pron. Ĝingkoŭ), 316 km², 420000 loĝantoj, urba centro kaj sidejo de la urba registaro;
  • urbodistrikto Runzhou (ĉine 润州区, pron. Ĵunĝoŭ), 132 km², 240000 loĝantoj;
  • urbodistrikto Dantu (ĉine 丹徒区, pron. Dantu), 611 km², 360000 loĝantoj;
  • urbo Yangzhong (ĉine 扬中市, pron. Jangĝong), 332 km², 270000 loĝantoj;
  • urbo Danyang (ĉine 丹阳市, pron. Danjang), 1023 km², 800000 loĝantoj;
  • urbo Jurong (ĉine 句容市, pron. Ĝuĵong), 1385 km², 580000 loĝantoj.

En la oriento de la urbodistriktos Jingkou ekde junio 1998 ekzistas ekonomia-teknika speciala evolua zono kun la nomo Zhenjiang Xinqu (ĉine 镇江新区, "Zhenjiang nova distrikto"), kiu komune administratas pere de la provinca kaj urba registaro. La "nova distrikto" grandas proksimume 82 kvadratajn kilometrojn kaj havas pli-malpli 80000 loĝantojn. Administre ĝi konsistas el du kvartaloj kaj kvar komunumegoj. Temas pri:

  • kvartalo Dagang (ĉine 大港街道, pron. Dagang);
  • kvartalo Dingmao (ĉine 丁卯街道, pron. Dingmaŭ);
  • komunumego Dagang (ĉine 大港镇, pron. Dagang);
  • komunumego Dalu (ĉine 大路镇, pron. Dalu);
  • komunumego Yaoqiao (ĉine 姚桥镇, pron. Jaŭĉjaŭ);
  • komunumego Dinggang (ĉine 丁岗镇, pron. Dinggang).

Historio

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Zhenjiang estis la ĉefurbo de la provinco Ĝjangsuo. Tiam la provinca sidejo translokiĝis al la pli orienta urbo Nankino. Dum la dinastioj Ming kaj Qing la urbo estis grava komerca centro. Inter la turismaj vidindaĵoj de la urboj estas interalie la templo Jinshan (Ĝinŝan).

Ĉina kuirarto

Thumb
enirejo al la ĉina ĝardeno kaj te-pavilono en la partnera urbo Mannheim

La plej konata kulinara specialaĵo de la urbo estas la Zhenjiang-vinagro.

Partneraj urboj

En la Luiza Parko de Mannheim dum la jaro 2001 malfermiĝis ĉina ĝardeno kun la plej granda ĉinstila te-paviliono de Eŭropo – la kompleto konstruiĝis pere de granda faka helpo de arkitektoj kaj ĝardenistoj el Zhenjiang.

Pionira esperantisto

Pionira esperantisto en la urbo estis Naŭu Ĉanĝia Fu, kiu inter 1925 kaj 1932 starigis Esperanto-klubon en la urbo, ĝis li mortis en aĝo de nur 28 jaroj.

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.