kratera lago en Islando From Wikipedia, the free encyclopedia
Öskjuvatn estas kratera lago en Islando. La lago situas en la kaldero de la vulkano Askja, en orienta parto de la lafa altebenaĵo Ódáðahraun, norden de la glaĉero Vatnajökull, sur la teritorio de la samnoma nacia parko.
Öskjuvatn | ||
---|---|---|
kratera lago | ||
Situo | Norðurland eystra, Islando | |
Speco de la lago | kratera lago | |
Datenoj | ||
Koordinatoj | 65° 2′ 0″ N, 16° 45′ 0″ U (mapo)65.033333333333-16.751050 | |
Supermara alteco | 1 050 m | |
Surfaca areo | 11 km² | |
Akva volumeno | 1 200 000 000 m³ | |
Maksimuma profundo | 220 m | |
Areo de la lago estas 11 km². Ĝi profundas ĝis 220 m kaj estas la plej profunda lago de la lando.
La lago formiĝis en 1875 rezulte de forta vulkana erupcio.
Apud Öskjuvatn situas tervarma lago Víti, kies akvo havas laktan-helbluan koloron.
La 10-an de julio 1907 du germanaj esploristoj, geologo Walter von Knebel kaj pentristo Max Rudloff, malaperis kun sia malgranda boato dum studado de la lago. La fianĉino de Knebel, verkistino Ina von Grumbkow, organizis en 1908 serĉan ekspedicion, sed serĉado estis senrezulta. La sciencistoj supozeble pereis sub terglitoj, estiĝintaj pro sisma aktiveco de la vulkano.
Sur la okcidenta bordo de Öskjuvatn estas starigita omaĝe al Knebel kaj Rudloff memorsigno.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.