Çatal Höyük
arkeologia loko en Turkio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Çatal Höyük [ĉatal hojuk] aŭ Çatal Hüyük [ĉatal hujuk] (turke: çatal = vojforko, höyük = monteto) estas granda loĝloko el epoko de neolitiko kaj eneolitiko en suda Anatolio. Ĝi situas apenaŭ 40 km sudoriente de la urbo Konjao kaj havis siatempe ĉirkaŭ 5000 ĝis 6000 loĝantojn.
Rapidaj faktoj arkeologia loko [+], Koordinatoj ...
Çatal Höyük | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 37° 40′ 3″ N, 32° 49′ 42″ O (mapo)37.667532.828333333333 | |
Akvokolektejo | 1,11 km² (111 ha) [+] | |
Areo | 1,11 km² (111 ha) [+] | |
Estiĝo | -7500 | |
Horzono | UTC+03:00 [+] | |
Çatal Höyük | ||
Vikimedia Komunejo: Çatalhöyük [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Çatal Höyük estas eble la plej frua urbo en la mondo, kaj la plej granda kaj plej disvolvita neolitika loko, pri kiu oni scias. La plej fruaj trovitaj tavoloj datiĝas je 7500 jaroj antaŭ komuna erao. Trovita en 1958, ĝi fariĝis tutmonde konata post la esploroj de James Mellaart pro ĝiaj aĝo, grandeco, murpentraĵoj kaj aliaj artaĵoj ene de la domoj.