![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/17/%25C3%2581lex_Angulo_-_ukberri.net_02_%2528cropped%2529.jpg/640px-%25C3%2581lex_Angulo_-_ukberri.net_02_%2528cropped%2529.jpg&w=640&q=50)
Álex Angulo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Alejandro «Álex» Angulo León (Erandio, Biskajo, 12-a de aprilo de 1953 – Fuenmayor, La Rioja, 20-a de julio de 2014)[1] estis hispana aktoro. Lia kariero devenas el teatro nome el grupo Karraka, kiu direktoris Ramón Barea kun kiu li multe kunlaboris en kino. Li ankaŭ multe laboris por televido (pli ol 100 epizodoj por la serio Periodistas, ĵurnalistoj). Kun Álex de la Iglesia li protagonistis sian unuan kurtfilmon, nome Mirindas asesinas (1991). Angulo kaj De la Iglesia poste multe kunlaboris, kiel por filmoj kiaj El día de la Bestia (1995) kaj Muertos de risa (1999). Poste li ricevis multajn premiojn.
Álex Angulo | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Alejandro Angulo León |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1953 (1953-04-12) en Erandio |
Morto | 20-an de julio 2014 (2014-07-20) (61-jaraĝa) en Fuenmayor |
Mortokialo | Aŭtomobila akcidento ![]() |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Por Esperantujo estis grava aktoro ĉar li ludis la rolon de Pablo Magaña. nome privata instruisto pri tajpado kaj Esperanto dum la epoko de la diktaturo de Francisco Franco en la filmo El coche de pedales ("La pedalaŭto", 2004), kiu komerce diskonigis Esperanton en la panoramo de la hispana kino de la komenco de la 21a jarcento. Menciindas, ke li ricevis helpon de la Hispana Esperanto Federacio por bone ludi sian rolulon.