Ŝejĥismo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ŝejĥismo (arabe الشيخية [aŝ-ŝajĥija]) estas islama religia movado fondita de Ŝejĥo Ahmad komence de la 19-a jarcento en Irano tiutempe regata fare de la dinastio de Kaĝaroj. Ĝi komenciĝis el pure ŝijaisma doktrino pri la supozata fino de la mondo, do pri islama eskatologio. Nuntempe restas malplimulto de adeptoj de Ŝejĥismo en Irano kaj Irako.[1] Meze de la 19-a jarcento multaj adeptoj de ŝejĥismo konvertiĝis al babismo kaj bahaismo, kaj en tiuj religiaj movadoj Ŝejĥo Ahmad daŭre alte estimiĝas.[2][3]
Rapidaj faktoj religia subgrupo • filozofia skolo, Dekduimamismo ...
Ŝejĥismo | ||
---|---|---|
religia subgrupo • filozofia skolo | ||
Dekduimamismo | ||
Fermi
Kiam mortis ŝejĥo Ahmad, posteulo kiel gvidanto de la ŝejĥisma movado iĝis Sajid Kazim Raŝti.