Victor Meirelles
From Wikipedia, the free encyclopedia
Victor Meirelles de Lima [viktor mejreles] (naskiĝis en Nossa Senhora do Desterro, nune Florianópolis la 18-an de aŭgusto 1832, mortis en Rio-de-Ĵanejro la 22-an de februaro 1903), estis brazila pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto. Li studis en la Imperia Akademio pri Belartoj[1] en Rio-de-Ĵanejro kie li estis lernanto de Félix Taunay[2]. Li sin dediĉis al la pentraĵoj de historiaj scenoj kaj bataloj. En 1852 li ricevis stipendion por studi kaj pliperfektiĝi en Eŭropo. Tie li pentris unu el siaj verkoj pli konataj: La unua meso en Brazilo. Li laboris en Italio ĉe la studioj de Tomaso Minardi (1787-1871)[3] kaj Nikola Konzoni (1814-1884)[4], kaj en la Lernejo pri Belartoj de Parizo. Reirinte al Brazilo (1862) li fariĝis unu el la preferataj pentristoj de la imperiestro Petro la 2-a kaj estis nomumita profesoro de la akademio, kie li estis respektita kaj admirita de ĉiuj.
Victor Meirelles | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 18-an de aŭgusto 1832 (1832-08-18) en Nossa Senhora do Desterro, nune Florianópolis, Brazilo | ||||
Morto | 22-an de februaro 1903 (1903-02-22) (70-jaraĝa) en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | ||||
Lingvoj | portugala vd | ||||
Ŝtataneco | Brazilo vd | ||||
Alma mater | Academia Imperial de Belas Artes (Brazil) • Escola Nacional de Belas Artes vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | pentristo pri historio, pejzaĝoj, portretoj kaj bataloj, instruisto kaj desegnisto | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | The First Mass in Brazil ❦ Moema ❦ Guararapes Battle ❦ Naval Battle of Riachuelo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||