TTT-legilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
TTT-legilo[1][2][3] (ankaŭ foliumilo[1][4][5][3][6][7], krozilo[1], navigilo[8], retfoliumilo, retkrozilo, retlegilo aŭ retnavigilo, erare sed ofte retumilo; angle Web browser) ebligas al uzanto legi hipertekston sur TTT-ejoj en TTT. TTT-legilo disponigas rimedojn por inspekti la enhavon de hipertekstaj nodoj kaj por navigado inter ili. Ĝi funkcias kiel kliento de foraj retserviloj (aŭ aŭtonome — por malfermi lokajn HTML-dosierojn).
Ĉi tiu artikolo temas pri programo por aliri retpaĝojn. Por pli ampleksa ilaro kun TTT-legilo, retpoŝtilo, FTP-kliento, ktp rigardu la paĝon Retumilo. |