Sveda diluvo
milito inter Svedio kaj Pollando / From Wikipedia, the free encyclopedia
Sveda diluvo aŭ sveda konkero (pole Potop szwedzki, litove Švedų tvanas) estas termino por priskribi la svedan atakon al la Respubliko de Ambaŭ Nacioj dum la Nordia Milito 1655-1660.
Formale la militon finis la traktato de Oliva en 1660. Svedio ne estis la sola atakinto, intertempe ŝanĝiĝis kaj aliancoj, kaj fortoj de ambaŭ flankoj. Ĝi estis daŭrigo de antaŭaj militoj gvidataj de Pollando-Litovio. Unu el kialoj estis ankaŭ luktado por regi Svedion, komencita de Sigismondo la 3-a Vasa. Gravas tio, ke la milito montris malfortecon de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj, svedaj sukcesoj eblis interalie pro helpo de pluraj poloj mem, kiuj havis ofte diversajn motivojn. Malgraŭ, ke fine la agresintoj estis forpelitaj el la lando, konsekvencoj de kreitaj aliancoj estis gravaj, kaj detruoj de posedaĵoj, konstruaĵoj kaj kulturheredaĵoj estas videblaj ĝis nun.