La Statuo de Unueco estas la plej alta statuo de la mondo, kun alteco de 182 metroj (597 futoj),[1] kaj troviĝas proksime al Kevadio en la ŝtato Guĝaratio, Barato. Ĝi portretas la baratan ŝtatiston kaj sendependecan aktivulon Vallabhbhai Patel (1875–1950), kiu estis la unua vic-ĉefministro, ministro pri enlandaj aferoj de sendependa Barato, kaj sekvanto de Mahatma Gandi. Patel iĝis tre respektinda en sia lando, ekde li sukcesis unuigi la 562 princajn ŝtatojn de Hindio por ke ili formu la Union de Barato. La statuo troviĝas en Guĝaratio apud la Narmada Rivero en la Kevadia kolonio, rigarde al la digo Sardar-Sarovar, 100 kilometrojn (62 mejlojn) sudoriente de la urbo Vadodaro.[2]
Rapidaj faktoj guĝarate સ્ટેચ્યુ ઓફ યુનિટી, hindie एकता की मूर्ति, angle Statue of Unity ...
La projekto estis unue anoncita en 2010 kaj la konstruado ekis en oktobro 2013 fare de la barata firmao Larsen & Toubro, kun totala konstrua kosto de 27 miliardoj ₹ (422 milionoj US$).[3] Ĝi estis dezajnita de barata skulptisto Ramas V. Sutar kaj estis inaŭgurita de la Ĉefministro de Barato, Narendra Modi, la 31-an de oktobro 2018, okaze de la 143-a naskiĝdatreveno de Patel.[4]