Ruro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Ankaŭ la esperantigita nomo de la Ruhr rivero.
Ruro[1], Rura areo aŭ Kamparo, kontraste al Urba areo, estas regiono ne klasita kiel urbaj areoj kaj en kiuj superregas naturaj pejzaĝoj kun aŭ sen homa agado aŭ areoj destinataj al agrikulturo aŭ al la brutbredado. Tradicie la ruro taŭgas al la agrikulturo, al la brutbredado aŭ al alia homa laborado, kio la sinonima nomo "kamparo" klare sugestas, sed vastaj terosurfacoj enhavas ankaŭ naturajn arbarojn, naturrezervejojn, indiĝenajn rezervejojn aŭ eĉ areojn de ekoturismo, de rura turismo aŭ de ripozo.