Robert Downey Jr.
usona aktoro / From Wikipedia, the free encyclopedia
Robert John Downey Jr. naskiĝis la 4-an de aprilo 1965(nun 1965-04-04) estas usona aktoro, produktoro kaj kantisto. Lia kariero inkludis kritikan kaj popularan sukceson en lia junaĝo, sekvita de periodo de drogaĉkonsumado kaj leĝaj problemoj ĝis revigliĝo de komerca sukceso en mezaĝo. Dum tri sinsekvaj jaroj de 2012 ĝis 2015, Downey pintis la Forbes liston de la plej bone pagitaj aktoroj de Holivudo, laŭtaksoj li faris 80 milionojn da dolaroj inter junio 2014 kaj junio 2015.[1]
Li ĉefrolis kiel la titolfiguro en la filmo Chaplin (1992), kiu alportis al li nomumon por la Oskar-premio al la plej bona aktoro kaj gajnis la BAFTA premion. Post liberigo en 2000 de ŝtata malliberejo kie li estis pro drogakuzoj, Downey aliĝis al la rolantaro de la televidserio Ally McBeal kiu donis al li Premion Oran Globon.
La kariero de Downey pliboniĝis kiam li rolis en la mistera suspensfilmo Zodiac (2007), kaj la satira batalkomedio Tropic Thunder (2008); pro ĉi-lasta li estis nomumita al la akademia premio. Komence de 2008 Downey ekhavis rolon de Marvel Comics kiel superheroo aperanta en pluraj filmoj kiel Iron Man (2008) ĝis Avengers: Endgame (2019). Tiuj filmoj atingis pli ol 500 milionojn da dolaroj tutmonde; kvar el tiuj Avengers, Avengers: Age of Ultron (2015), Iron Man 3 kaj Captain America: Civil War (2016) gajnis pli ol 1 miliardon. Downey Jr. ankaŭ rolis kiel Sherlock Holmes de Guy Ritchie (2009) kaj ĝia daŭrigo Sherlock Holmes: A Game of Shadows (2011). La revuo Forbes listigis lin kiel la plej bone pagita aktoro de Holivudo en 2015.[2][3]
Robert Downey Jr. | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito | |||||
Downey en 2014 | |||||
Persona informo | |||||
Robert Downey Jr. | |||||
Naskonomo | Robert John Downey Jr. | ||||
Naskiĝo | 4-an de aprilo 1965 (1965-04-04) (59-jaraĝa) en Nov-Jorko, Usono | ||||
Religio | judismo • kristanismo vd | ||||
Etno | German Americans • Juda komunumo de Usono • Swiss Americans vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Malibu vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Santa Monica High School vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Robert Downey Sr. vd | ||||
Patrino | Elsie Downey vd | ||||
Gefratoj | Allyson Downey vd | ||||
Edz(in)o | Susan Downey • Deborah Falconer vd | ||||
Amkunulo | Sarah Jessica Parker vd | ||||
Infanoj | Indio Downey vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | aktoro • televida aktoro • filmproduktoro • kantisto • muzikisto • scenaristo • kantaŭtoro • filmreĝisoro • voĉaktoro vd | ||||
Laborkampo | aktorado vd | ||||
Aktiva dum | 1970 ĝis nun | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||