Rafael Tobias de Aguiar
From Wikipedia, the free encyclopedia
Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857) estis brazila militisto kaj politikisto, unu el la estroj de la Liberala Revolucio en 1842, en San-Paŭlo[1], kaj patrono de la Milita Polico en la subŝtato San-Paŭlo[2]. Amiko de la sacerdoto Diogo Antônio Feijó (1784-1843), el kiu li estis samklasano, li estis dek fojojn elektitan en la Provinco de San-Paŭlo, inter 1838 kaj 1861, kie kvar el ili kiel anstataŭanto.
Rafael Tobias de Aguiar (1795-1857) | ||
---|---|---|
Patrono de la Milita Polico de la subŝtato San-Paŭlo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 4-a de oktobro 1795 en Sorokabo, San-Paŭlo, Brazilo | |
Morto | 7-a de oktobro 1857 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Brazilo vd | |
Alma mater | Milita Polico de San-Paŭlo, Liberala Revolucio 1842 | |
Familio | ||
Gefratoj | Ana Cândida Tobias vd | |
Edz(in)o | Markizino de Santos vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Dufoje elektita kiel prezidanto de la Provinco San-Paŭlo inter la 17-a de novembro 1831 kaj la 11-a de majo 1835, kaj la 6-a de aŭgusto 1840 ĝis la 15-a de julio 1841. Li estis aristokrato ligita al la kampara regiono de Sorokabo, mulokomercisto, grandbienulo, kiu akumulis plurajn publikajn funkciojn, kio faris el li unu el la plej riĉaj homoj de San-Paŭlo, resume, unu klasika modelo de oligarĥiisto.