Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno estas unu el la plej gravaj temploj de la bizanca arto,kaj kiel aliaj de la sama urbo, ĝi estis reformita pro deziro de la Imperiestro Justiniano surbaze de antaŭaj konstruaĵoj, kun la celo integri la konkeritajn teritoriojn al Bizancio. La verko estis financita kun la mono kolektita de la riĉa bankisto Juliano Argentario, el greka deveno, kaj estis gvidita de la ĉefepiskopo de la urbo, Maksimiano, kiu konsekris ĝin en 547. Ĉiuj tiuj personoj aperas en dekoraĵo farita inter 546 kaj 548, jaro kiam mortis la imperiestrino Teodora.
Rapidaj faktoj Estas, Lando ...
Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Italio | ||||
Regiono | Emilio-Romanjo | ||||
Situo | Raveno | ||||
- koordinatoj | 44° 25′ 14″ N, 12° 11′ 47″ O (mapo)44.4205412.19629 | ||||
Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno | |||||
Vikimedia Komunejo: San Vitale (Ravenna) [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Fermi
La preĝejo, kune kun aliaj sep konstruaĵoj de Raveno, estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en la jaro 1996.
- Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Kategorio Preĝejo Sankta Vitalo de Raveno en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)